Author: Charles Wesley; William John Downes Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #43 First Line: Aŭdu! kantas anĝel-ĥor' Lyrics: 1. Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
"Nun naskiĝis la Sinjor'!
Pro kompat' pekulojn Di'
Repacigas nun kun Si!"
2. Homoj tra la tuta ter',
Resonigu tra l' eter'
L' anĝel-kanton pri la ven'
De la Beb' en Betlehem'!
3. Krist', eterne la Sinjor',
Adorata en la glor',
Je la horo de destin'
Ido de la Virgulin';
4. Karne vualita Li
Estas homiĝinta Di',
Inter ni kun sava cel'
Venis Li, Emanuel'.
5. Li, ĉiela Princ' de Pac',
Li, la suno de justec'
Grace donas al l' anim'
Lumon, vivon, preter lim'.
6. Venis Li de Sia trono,
Ke ne devu morti homo,
Sed ke li naskiĝu por
Vivo en eterna glor'. Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: COOKHAM
Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':