43. Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':

1. Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
"Nun naskiĝis la Sinjor'!
Pro kompat' pekulojn Di'
Repacigas nun kun Si!"

2. Homoj tra la tuta ter',
Resonigu tra l' eter'
L' anĝel-kanton pri la ven'
De la Beb' en Betlehem'!

3. Krist', eterne la Sinjor',
Adorata en la glor',
Je la horo de destin'
Ido de la Virgulin';

4. Karne vualita Li
Estas homiĝinta Di',
Inter ni kun sava cel'
Venis Li, Emanuel'.

5. Li, ĉiela Princ' de Pac',
Li, la suno de justec'
Grace donas al l' anim'
Lumon, vivon, preter lim'.

6. Venis Li de Sia trono,
Ke ne devu morti homo,
Sed ke li naskiĝu por
Vivo en eterna glor'.

Text Information
First Line: Aŭdu! kantas anĝel-ĥor'
Title: Aŭdu! kantas anĝel-ĥor':
English Title: Hark! the herald angels sing
Author: Charles Wesley (1738)
Translator: William John Downes
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Source: Adoru Kantante #42
Tune Information
Name: COOKHAM
Composer: Nekonata
Source: Sacred Harp



Media
MIDI file: Cookham (4 ll.)
MIDI file: Cookham (6 ll.)
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us