Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 21 - 30 of 740Results Per Page: 102050
TextAudio

Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor'

Author: Teodulfo de Orleano; Clarence Bicknell; John Mason Neale Hymnal: THCFinal #16 Lyrics: 1. Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor', al kiu dolĉe kantis la infanara ĥor'. “Ho filo de Davido! Ho Izraela reĝ'! Mesio profetita en Dia sankta leĝ'!” 2. Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond'; Kaj sur la tero homoj kantadas je respond'. Hebreoj palmobranĉojn portadis antaŭ vi; kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni. 3. Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni'; kaj nun al vi tronanta jen nia melodi'. La laŭdo de infanoj ĝojigis vin, Sinjor'; ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor'. Topics: Hosanna!; Palm Sunday Scripture: Mark 11:9 Languages: Esperanto Tune Title: VALET WILL ICH DIR GEBEN
TextAudio

Al Vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor'

Author: Teodulfo de Orleano; John Mason Neale; Clarence Bicknell Hymnal: THCFinal #17 First Line: “Ho Filo de Davido! Ho Izraela Reĝ'! Lyrics: (Refreno:) Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor', al kiu dolĉe kantis la infanara ĥor'. 1. “Ho filo de Davido! Ho Izraela reĝ'! Mesio profetita en Dia sankta leĝ'!” 2. Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond'; Kaj sur la tero homoj kantadas je respond'. 3. Hebreoj palmobranĉojn portadis antaŭ vi; kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni. 4. Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni'; kaj nun al vi tronanta jen nia melodi'. 5. La laŭdo de infanoj ĝojigis vin, Sinjor'; ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor'. Topics: Hosanna!; Palm Sunday Scripture: Mark 11:9 Languages: Esperanto Tune Title: ST. THEODULPH
TextAudio

Al Vi, Sinjoro, laŭdu la koro

Hymnal: THCFinal #18 First Line: Al Vi, Sinjoro Lyrics: 1. Al vi, Sinjoro, Laŭdu la koro, Via mano kreis nin; Ĉiu vivanto Venu kun kanto, Universo benu vin: Patro Eterna, ni vin adoru, Dio Potenca, ĉiu vin gloru! 2. Al vi, Sinjoro, Laŭdu la koro, Kristo, Filo de Alta Di'; Per via graco Venas la paco, Ni rifuĝas nur al vi: Vorto Eterna, ni vin adoru, Kara Savanto, ĉiu vin gloru! 3. Al vi, Sinjoro, Laŭdu la koro, Sankta Spirito, ni preĝas vin; En ni loĝadu, Forton donadu, En vian veron gvidu nin: Ho Konsolanto, ni vin adoru! Vivo-Donanto, ĉiu vin gloru! Tune Title: ISLINGTON
TextAudio

Al vi vespere gloras mi

Author: Thomas Ken; J. A. Hodges Hymnal: THCFinal #19 Lyrics: 1. Al vi vespere gloras mi pro ĉiu bena lum-radi'; min sub flugiloj viaj nun proktektu ĝis matena sun'. 2. Pro via Fil' mi petas vin pri ĉiu pek' pardonu min, ke kun la mondo kaj kun vi en plena paco estu mi. 3. Instruu min vivadi, ke nur lito ŝajnu la tombej'; kaj morti, ke ĉiela glor' min vestu en la juĝa hor'. 4. Ripozu la anim' sur vi; kaj venu dolĉa dorm' al mi, ke mi vekiĝu en seren' por via servo en maten'. 5. Se nokte maldormemas mi, trankvilajn pensojn donu vi; malbonajn sonĝojn pelu for, kaj restu pura mia kor'. 6. Al Dio laŭdu tuta ter’, Lin laŭdu la ĉiela sfer’; Laŭdadu ni sen intermit’ Al Patro, Filo, kaj Spirit’. Topics: Evening Languages: Esperanto Tune Title: TALLIS' CANON
TextAudio

Al vi vespere gloras mi

Author: Thomas Ken; J. A. Hodges Hymnal: THCFinal #19a Lyrics: 1. Al vi vespere gloras mi pro ĉiu bena lum-radi'; min sub flugiloj viaj nun proktektu ĝis matena sun'. 2. Pro via Fil' mi petas vin pri ĉiu pek' pardonu min, ke kun la mondo kaj kun vi en plena paco estu mi. 3. Instruu min vivadi, ke nur lito ŝajnu la tombej'; kaj morti, ke ĉiela glor' min vestu en la juĝa hor'. 4. Ripozu la anim' sur vi; kaj venu dolĉa dorm' al mi, ke mi vekiĝu en seren' por via servo en maten'. 5. Se nokte maldormemas mi, trankvilajn pensojn donu vi; malbonajn sonĝojn pelu for, kaj restu pura mia kor'. 6. Al Dio laŭdu tuta ter’, Lin laŭdu la ĉiela sfer’; Laŭdadu ni sen intermit’ Al Patro, Filo, kaj Spirit’. Topics: Evening Languages: Esperanto Tune Title: OLD 100TH
TextAudio

Alestu, fidelaj

Author: Anonymous; John Francis Wade; Montagu Christie Butler; Frederick Oakeley Hymnal: THCFinal #20 First Line: Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj Refrain First Line: Ni venu kaj adoru Lyrics: 1. Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj. Venu, ho venu vi al Betlehem'! Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj! Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 2. Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Tamen naskita el la virgulin'; Dio en vero, Die generita: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 3. Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara; kantu la aŭloj de ĉielo mem: “Gloro al Dio en supera alto!” Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 4. Ame ni danku al la Dia Bebo, Kies naskiĝon gaje festas ni: Vorto eterna, nun enkarniĝinta: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:15 Languages: Esperanto Tune Title: ADESTE FIDELES
TextAudio

Alvenis tempo al ni de advento

Author: Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #21 Lyrics: Alvenis tempo al ni de advento, Alvenis tempo de granda ĝoj'. Alvenis tempo al ni de advento, Alvenis tempo de granda ĝoj'. Tra la neĝ-kovrita land' Migras ni, migras ni, Al la eterneca rand'. Tra la neĝ-kovrita land' Migras ni, migras ni, Al la eterneca rand'. Topics: Advent Scripture: Psalm 98:2 Languages: Esperanto Tune Title: EPIFANIO LUCERNA
Audio

Alvenu, ho Jesuo (Jen unu kandel')

Author: Mary Ann Parrott; ROS' Haruo Hymnal: THCFinal #22 First Line: Alvenu, ho Jesuo, kiel venas aŭror' Topics: Advent Languages: Esperanto Tune Title: CRADLE SONG
TextAudio

Amantoj de l' Sinjor' (Ni marŝas al Cion)

Author: Isaac Watts; Robert Lowry; ROS' Haruo Hymnal: THCFinal #23 First Line: Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'! Lyrics: 1. Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'! Pro ĝoj' ni kantu el la kor', pro ĝoj' ni kantu el la kor' Ĉe la ĉiela tron', ĉe la ĉiela tron'! Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion, Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'! 2. Rifuzu pri la kant', se mankas kon' de Di' — Al idoj de l' Ĉiel-regant', al idoj de l' Ĉiel-regant' Konvenas ĝoja kri', konvenas ĝoja kri'! Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion, Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'! 3. Mil ĝojojn, kaj eĉ pli, la monto de Cion' Donacas al ni tie ĉi, donacas al ni tie ĉi, Do danku per kanzon', do danku per kanzon'! Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion, Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'! 4. Do kantu al ĉiel', silentu ĉiu plor': Ni marŝas kun Emanuel', ni marŝas kun Emanuel' Al alta land' el or', al alta land' el or'! Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion, Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'! Topics: City of God; Zion Scripture: Hebrews 12:22 Languages: Esperanto Tune Title: MARCHING TO ZION
TextAudio

Amantoj de l' Sinjor'

Author: Isaac Watts; ROS' Haruo Hymnal: THCFinal #24 First Line: Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'! Lyrics: 1. Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'! Pro ĝoj' ni kantu el la kor', ĉe la ĉiela tron'! 2. Rifuzu pri la kant', se mankas kon' de Di' — Al idoj de l' Ĉiel-regant', konvenas ĝoja kri'! 3. Mil ĝojojn, kaj eĉ pli, la monto de Cion' Donacas al ni tie ĉi, do danku per kanzon'! 4. Do kantu al ĉiel', silentu ĉiu plor': Ni marŝas kun Emanuel', al alta land' el or'! Topics: City of God; Zion Scripture: Hebrews 12:22 Languages: Esperanto Tune Title: ST. THOMAS

Pages


Export as CSV