23. Amantoj de l' Sinjor' (Ni marŝas al Cion)

1. Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'!
Pro ĝoj' ni kantu el la kor', pro ĝoj' ni kantu el la kor'
Ĉe la ĉiela tron', ĉe la ĉiela tron'!
Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion,
Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'!

2. Rifuzu pri la kant', se mankas kon' de Di' —
Al idoj de l' Ĉiel-regant', al idoj de l' Ĉiel-regant'
Konvenas ĝoja kri', konvenas ĝoja kri'!
Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion,
Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'!

3. Mil ĝojojn, kaj eĉ pli, la monto de Cion'
Donacas al ni tie ĉi, donacas al ni tie ĉi,
Do danku per kanzon', do danku per kanzon'!
Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion,
Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'!

4. Do kantu al ĉiel', silentu ĉiu plor':
Ni marŝas kun Emanuel', ni marŝas kun Emanuel'
Al alta land' el or', al alta land' el or'!
Ni marŝas al Cion, bela, bela Cion,
Ni marŝas supren al Cion, la bela civito de Di'!

Text Information
First Line: Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'!
Title: Amantoj de l' Sinjor' (Ni marŝas al Cion)
English Title: We're Marching to Zion
Author: Isaac Watts (1707)
Author of refrain: Robert Lowry (1867)
Translator: ROS' Haruo (1999)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: City of God; Zion
Tune Information
Name: MARCHING TO ZION
Composer: Robert Lowry (1867)



Media
MIDI file: Marching to Zion
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us