Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 111 - 120 of 415Results Per Page: 102050
TextAudio

Ho eta urbo Betlehem'

Author: Phillips Brooks; W. Harvey Hymnal: THCFinal #174d Tune Title: EPHRATAH Lyrics: 1. Ho eta urbo Betlehem'! Vi kuŝas en trankvil' En paco de sensonĝa dorm' sub milda stela bril'. Sed brilas tra la nokto eterna lumradi' : L' esperoj de la tuta mond' sin turnas nun al vi. 2. Maria naskis Kriston ; kaj supre anĝelar' Kun miro ame gardas lin, dum dormas la homar'. Matenaj steloj, kantu la naskon kun fier'! Al Dio estu gloro nun, kaj paco sur la ter'. 3. En trankvileco kaj silent' okazis lia ven' ; Kaj same al la homa kor' doniĝas ĉiu ben'. Ne aŭdas ni la venon ; sed al la peka mond', Se oni nur akceptos lin, li venos je respond'. 4. Ho Sankta Beb' el Betlehem'! Ni preĝas el la kor': Naskiĝu vi jam nun en ni kaj pekon pelu for. La sankta anĝelaro ĝojegas en ĉiel' ; Ho venu kaj restadu nun kun ni, Emanuel'! Topics: Christmas Scripture: Matthew 2:6
TextAudio

Alvenis tempo al ni de advento

Author: Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #21 Tune Title: EPIFANIO LUCERNA Lyrics: Alvenis tempo al ni de advento, Alvenis tempo de granda ĝoj'. Alvenis tempo al ni de advento, Alvenis tempo de granda ĝoj'. Tra la neĝ-kovrita land' Migras ni, migras ni, Al la eterneca rand'. Tra la neĝ-kovrita land' Migras ni, migras ni, Al la eterneca rand'. Topics: Advent Scripture: Psalm 98:2 Languages: Esperanto
TextAudio

Filo plej hela de horo matena

Author: Reginald Heber; Giles Leigh Browne Hymnal: THCFinal #141 Tune Title: EPIPHANY HYMN Lyrics: 1. Filo plej hela de horo matena, Al ni aperu ĉe l' ruĝ-horizont'; Stel' orienta, heroldo tag-vena! Gvidu al nia infana Savont'. 2. Sur la lulilo ros-gutoj briladas, Kuŝas la Bebo en stal' de bovar'; Sed la dormanton anĝeloj gardadas, Estron kaj Reĝon de l' tuta homar'. 3. Kio plej plaĉos al nia Savonto? Spicoj Edomaj kaj luksa ofer'? Perloj de l' maro, aŭ gemoj de l' monto, Mirho arbara aŭ oro de l' ter'? 4. Vane ni celus per tia adoro Gajni favoron de Li — Eternul' : Li plej deziras la servon de l' koro, Preĝon vidvinan kaj de malriĉul'. 5. Filo plej hela de horo matena, Lumu al ni ĉe la ruĝ-horizont'; Stel' orienta, heroldo tag-vena! Gvidu al nia infana Savont'. Topics: Epiphany; Christmas Languages: Esperanto
TextAudio

Filo plej hela de horo matena

Author: Reginald Heber; Giles Leigh Browne Hymnal: THCFinal #141h Tune Title: EPIPHANY WESLEY Lyrics: 1. Filo plej hela de horo matena, Al ni aperu ĉe l' ruĝ-horizont'; Stel' orienta, heroldo tag-vena! Gvidu al nia infana Savont'. 2. Sur la lulilo ros-gutoj briladas, Kuŝas la Bebo en stal' de bovar'; Sed la dormanton anĝeloj gardadas, Estron kaj Reĝon de l' tuta homar'. 3. Kio plej plaĉos al nia Savonto? Spicoj Edomaj kaj luksa ofer'? Perloj de l' maro, aŭ gemoj de l' monto, Mirho arbara aŭ oro de l' ter'? 4. Vane ni celus per tia adoro Gajni favoron de Li — Eternul' : Li plej deziras la servon de l' koro, Preĝon vidvinan kaj de malriĉul'. 5. Filo plej hela de horo matena, Lumu al ni ĉe la ruĝ-horizont'; Stel' orienta, heroldo tag-vena! Gvidu al nia infana Savont'. Topics: Epiphany; Christmas
TextAudio

Ho Jesu', amiko mia

Author: Joseph M. Scriven; Manfredo Ratislavo Hymnal: THCFinal #178 Tune Title: ERIE Lyrics: 1. Ho Jesu’, amiko mia, Kiel alta estas vi! Estas vi peranto nia, Kiu ligas nin kun Di’. Kiom da aflikto devas Nenecese porti ni, Se preĝante, Lin serĉante Ni ne turnas nin al Li. 2. Kiam la diablo tentas Nin kun ega energi’, Ni ne devas timi ion, Se kredeme preĝas ni. Jen montriĝas la fidelo De Jesu’, nin helpas Li, Kiel la Savant’ potenca. Tiun preĝe petu ni. 3. Se ni estas zorgoplenaj Kaj nin premas tio ĉi, Certe helpas nin Jesuo, Niajn preĝojn aŭdas Li. Se amikoj vin forlasas, Diru tion nur al Li! Li vin ŝirmos kaj konsolos. Turnu simple vin al Li. Topics: Jesus Friend Languages: Esperanto
TextAudio

Honor' kaj laŭd' al nia Di'

Author: Richard Hoppe; Johan Jakob Schütz, 17th c.; William John Downes Hymnal: THCFinal #209b Tune Title: ERK Lyrics: 1. Honor' kaj laŭd' al nia Di', Ĉar patre kun potenco Miraklojn ĉiam faris Li Laŭ Sia providenco. Profunde Li konsolas nin, Ke al mizero venu fin'. Al nia Di' honoro. 2. La anĝelaro dankas Vin, Sinjor' de l' alt-ĉieloj. Sur tero kaj en mara sin', Tre fore inter steloj, Laŭdegas ĉio Vin, kaj en Konsento kantas ni, "Amen': Al nia Di' honoro!" 3. La universon tenas Li Konstante en la mano, Kun malavara simpati' Li pensas je l' homaro; Eternan regnon fondis por Fidantoj al la Di-favor'. Al nia Di' honoro! 4. Kredantoj al la Dia Fil', Mortinta por la mondo, Lin danku pro anim-trankvil' — De l' vero Li la Fonto! Do, falsajn diojn moku vi, La Eternulo estas Di'. Al nia Di' honoro! 5. Ho, venu al la Dia dom' Kun ĝojoplena koro! Ĝojkantu ni al Lia nom' En jubilanta ĥoro: „Glorinda estas nia Di', Mirinde faris Li por ni!" Al nia Di' honoro! Topics: Praise to God Scripture: Psalm 96:1-4
TextAudio

Atendu Jesuon, do pretu

Author: Guido Holz Hymnal: THCFinal #38 Tune Title: ERWARTET DEN HERRN First Line: Atendu Jesuon, do pretu ĉe l' pordoj por Li Refrain First Line: Venu, Sinjoro, Maranata. Lyrics: 1. Atendu Jesuon, do pretu ĉe l' pordo por Li. Jubilas la steloj. Li venas, ni estas jam ĉi. Venu, Sinjoro, Maranata. 2. Lumigu la lampojn, knabinoj, ekardu la kor' Ĉe l' veno de l' ĉiam Amata, nomata Sinjor'. Venu, Sinjoro, Maranata. 3. Surteren Vi ĵetas la fajron por brulo en plen', Kaj ni do la buŝ', adoranta Vin pro Via ven'. Venu, Sinjoro, Maranata. Topics: Advent Scripture: Matthew 24:44 Languages: Esperanto
TextAudio

Burĝonis roz-arbedo

Author: Guido Holz; Kloster Kirchberg Hymnal: THCFinal #54 Tune Title: ES IST EIN' ROS' Lyrics: 1. Burĝonis roz-arbedo el delikata sin' laŭ olda kant-heredo, Jiŝaj la origin'; ekĝermis ĉarma flor' dum frosta vintro-tempo je noktomeza hor'. 2. El virgulin' beata, mirinda roz-arbed', elvenis flor' benata laŭ diro de profet'. Laŭ sankta Di-ordon' ŝi naskis infaneton por nia sav' kaj bon'. 3. Kaj ĉi floreto belas, amindas per parfum'; la nokton ĝi forpelas per sia brila lum', nin helpas el mizer', el pek' kaj morto savas; Li, hom' kaj Di' en ver'. Topics: Christmas Scripture: Isaiah 11:1 Languages: Esperanto

Jen ĉiamviva Rozo

Hymnal: THCFinal #223 Tune Title: ES IST EIN' ROS'
TextAudio

Amiko sur la vivo-vojo

Author: Anonima; Kloster Kirchberg Hymnal: THCFinal #28 Tune Title: ESTU KUN NI Lyrics: 1. Amiko sur la vivo-vojo, estu kun ni! Vin vokis ĉiu trista homo: estu kun ni! Vagadas homoj, tempo fuĝas, sed daŭras Via nom', eĉ se Vi plu al ni misteras. Estu kun ni! 2. Dum koro kantas kaj fieras, estu kun ni! Dum ni angoras kaj esperas, estu kun ni! Se tiel ni rapide kuras al nova vivo-cel', ni fide iru laŭ Di-vero. Estu kun ni! 3. Dum tuta mondo nin allogas, estu kun ni! Dum endas peni, viv-oferi, estu kun ni! Se nia hasta penso flugas tra fora univers', kaj Vin, ho Dio, ni forgesas: Estu kun ni! 4. Dum vojo estas al ni peza, estu kun ni! Dum ni respondojn vane serĉas, estu kun ni! Se ni sopiras al patrino, al ŝia kora am', Vi tiam montru vojon Vian. Estu kun ni! Topics: God being with us Languages: Esperanto

Pages


Export as CSV