28. Amiko sur la vivo-vojo

1. Amiko sur la vivo-vojo, estu kun ni!
Vin vokis ĉiu trista homo: estu kun ni!
Vagadas homoj, tempo fuĝas, sed daŭras Via nom',
eĉ se Vi plu al ni misteras. Estu kun ni!

2. Dum koro kantas kaj fieras, estu kun ni!
Dum ni angoras kaj esperas, estu kun ni!
Se tiel ni rapide kuras al nova vivo-cel',
ni fide iru laŭ Di-vero. Estu kun ni!

3. Dum tuta mondo nin allogas, estu kun ni!
Dum endas peni, viv-oferi, estu kun ni!
Se nia hasta penso flugas tra fora univers',
kaj Vin, ho Dio, ni forgesas: Estu kun ni!

4. Dum vojo estas al ni peza, estu kun ni!
Dum ni respondojn vane serĉas, estu kun ni!
Se ni sopiras al patrino, al ŝia kora am',
Vi tiam montru vojon Vian. Estu kun ni!

Text Information
First Line: Amiko sur la vivo-vojo
Author: Anonima
Alterer: Kloster Kirchberg
Language: Esperanto
Topic: God being with us
Source: Ni vivu #191
Tune Information
Name: ESTU KUN NI



Media
MIDI file: Estu kun ni

Suggestions or corrections? Contact us