Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 11 - 20 of 740Results Per Page: 102050
TextAudio

Al Dio nun kun ĝoja kri'

Author: William Kethe; W. M. Page Hymnal: THCFinal #9 Lyrics: 1. Al Dio nun kun ĝoja kri' Alvenu ĉiu terloĝant' Por servi lin en harmoni' Kaj laŭdi per feliĉa kant'. 2. La Eternulo estas Di', Li propramane kreis nin. Ŝafaro lia estas ni, Kaj ni kun fido sekvas lin. 3. Eniru ĝoje kun dankad' En liajn pordojn ĉiu hom'; Kaj gloru, benu, kun laŭdad' En lia kort' al lia nom'. 4. Li nin prizorgos ĝis la mort', Eterna lia korfavor'; Firmege staras lia vort', Kaj ĝi neniam pasos for. Topics: Praise and Thanks to God Scripture: Psalm 100:1 Languages: Esperanto Tune Title: OLD 100TH
TextAudio

Al Di' sin levas mia kant' (Magnificat)

Author: Magda Carlsson-Bohman; Carl Gustaf Boberg Hymnal: THCFinal #10 First Line: Al Di' sin levas mia kant', mi ĝoje laŭdas Lin Lyrics: 1. Al Di' sin levas mia kant', mi ĝoje laŭdas Lin, Ĉar el la alto la Savant' al mi alturnis Sin. Min, polvon, feliĉigis Li per Sia grac-vizit', Malfermis pordon eĉ al mi pro amo, sen merit'. 2. Povrulojn Lia forta brak' satigis per bonfar'; Tiranojn venkis en atak', dispelis en amar'. Spirite riĉajn for de Si Li sendis kun malplen'; Fieran brilon ŝanĝis Li al polvo de l' eben'. 3. Abundas Lia indulgem' sen limo kaj mezur', Kaj kiu fidas al Li mem iradas en sekur'. La interlig' de Lia pac' sur firma fundament' Validos pro senlima grac' por ĉiu ras' kaj gent'. 4. Mistera restas Lia vol' al nura homa pens', Sed al la Di-sindona kor' sin montras ĝia senc'. Ho, amu kun kreskanta fid' mi Dion de la pac', Transdonu min al Lia gvid' kun ĝojo pro l' donac'. Topics: Annunciation Scripture: Luke 1:46-48 Languages: Esperanto Tune Title: AL DI' SIN LEVAS
TextAudio

Al Dio sola estu glor'

Author: Nikolaus Decius; Adolf Burkhardt Hymnal: THCFinal #11 Lyrics: 1. Al Dio sola estu glor' Kaj dank' pro Lia graco, Ĉar liberiĝis nia kor' De ĉiu ajn minaco. Favore Li rigardas nin; Nun regas granda pac' sen fin'. Konfliktoj devis ĉesi. 2. Vin benas nia laŭda preĝ'; Pro Via glor' ni dankas, Ke Vi eterne estas reĝ'; Potenc' al Vi ne mankas. Pro Via forto sen mezur' Obeas homoj kaj natur'. Ho, kia bona Estro! 3. Jesuo Kristo, sola Fil' De Via Patro glora, Vi, la unika kuracil' Por pek-malsan' dolora, Ŝafido Dia, Di-Sinjor': Aŭskultu voĉon de l' angor', Kaj ĉiujn nin kompatu! 4. Spirito Sankta, alta don', Helpema konsolanto, Nun gardu ĉiujn de malbon', Al kiuj la Savanto Pardonis pro la kruc-dolor'. Mizeron, timojn turnu for. Ni firme Vin konfidas. Topics: Glory to God Languages: Esperanto Tune Title: ALLEIN GOTT IN DER HÖH
TextAudio

Al la Mesio mi nun laŭdas tie ĉi

Author: Benjamin Rhodes; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #12 First Line: Al la Mesio mi Lyrics: 1. Al la Mesio mi Nun laŭdas tie ĉi, Ho laŭdu ankaŭ tuthomar'; La universa Di', Ĉe Kreo kaj ĉe ni, La Vorto de la kreitar'. 2. Al homoj venis li, Kaj eĉ ĝis Kalvari' Li portis pekojn pro homar'; Viktimo iĝis li Sub kruco-agoni' Por savi nin el hom-erar'. 3. Sed venkis la Mesi', Ĉar releviĝis li Venkinto super morto mem; La elaĉeta plan' Katenis al Satan' Triumfas nun la kruc-emblem'. 4. Kun graco kaj favor' Nun estras la Sinjor' En saĝo, amo, kaj justec'; Fuĝanto nun al Di' Lin trovos apud si Kaj savon provos en plenec'. 5. La Regno, ho Sinjor' Vastiĝu ĝis plen-glor' La Princ' de Paco inter ni; Kaj regu nun justec', Profunda korpurec' En la surtera famili'. Topics: Advent Languages: Esperanto Tune Title: ST. ELIZABETH
TextAudio

Al la Patro Dia

Author: Montagu Christie Butler; William T. Matson Hymnal: THCFinal #13 First Line: Al la Patro Dia venu koro nia Lyrics: 1. Al la Patro Dia venu koro nia. Preĝu kun humilo al li; laŭdu lin kaj gloru, servu kaj adoru — montris li kompaton por ni. Ĉiam pli tie ĉi sonu danko nia al la Patro Dia! 2. Nun al la Savanto per feliĉa kanto danku ni sincere el kor': donis li liberon, lumon kaj esperon, malgajecon pelis li for. Do kun ĝojo sur la vojo levu ni la kanton, laŭdu la Savanton! 3. Sankta Dispirito! Venu laŭ invito, en la koro loĝu ĉe ni. Restu tie ĉiam, lasu nin neniam, ke ni daŭre plaĉu al vi. Helpu nin glori vin; Venu laŭ invito, Sankta Dispirito! Topics: Trinity Languages: Esperanto Tune Title: ARNSBERG
TextAudio

Al ni aperis nun io nova

Hymnal: THCFinal #14 Lyrics: 1. Al ni aperis nun io nova, pacon al mondo disdonipova, kiun ekvidis, al ni konigis simplaj paŝtistoj el Betleĥem'. 2. Kantis anĝeloj antaŭ Kreanto, mondon vizitas nia Savanto. Do ni ekiru, Dion admiru kun la paŝtistoj el Betleĥem'. 3. Jen ni alvenu vidi l' infanon, donojn alportu, penton kaj amon. Lin ni adoru, kore Lin gloru kun la paŝtistoj el Betleĥem'. Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: ZJAWIŁO SIĘ NAM
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Hymnal: THCFinal #15 First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'. Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: CHRISTUM WIR SOLLEN LOBEN SCHON
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Hymnal: THCFinal #15a First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'. Tune Title: O JESU CHRISTE, WAHRES LICHT
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Gerrit Berveling; Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius) Hymnal: THCFinal #15b First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'. Tune Title: TRINITY COLLEGE
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Hymnal: THCFinal #15c First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'. Tune Title: A SOLUS ORTIS CARDINE

Pages


Export as CSV