12. Al la Mesio mi nun laŭdas tie ĉi

1. Al la Mesio mi
Nun laŭdas tie ĉi,
Ho laŭdu ankaŭ tuthomar';
La universa Di',
Ĉe Kreo kaj ĉe ni,
La Vorto de la kreitar'.

2. Al homoj venis li,
Kaj eĉ ĝis Kalvari'
Li portis pekojn pro homar';
Viktimo iĝis li
Sub kruco-agoni'
Por savi nin el hom-erar'.

3. Sed venkis la Mesi',
Ĉar releviĝis li
Venkinto super morto mem;
La elaĉeta plan'
Katenis al Satan'
Triumfas nun la kruc-emblem'.

4. Kun graco kaj favor'
Nun estras la Sinjor'
En saĝo, amo, kaj justec';
Fuĝanto nun al Di'
Lin trovos apud si
Kaj savon provos en plenec'.

5. La Regno, ho Sinjor'
Vastiĝu ĝis plen-glor'
La Princ' de Paco inter ni;
Kaj regu nun justec',
Profunda korpurec'
En la surtera famili'.

Text Information
First Line: Al la Mesio mi
Title: Al la Mesio mi nun laŭdas tie ĉi
English Title: My heart and voice I raise ("Messiah's Praise")
Author: Benjamin Rhodes (1787?)
Translator: Leonard Ivor Gentle
Language: Esperanto
Topic: Advent
Tune Information
Name: ST. ELIZABETH
Composer: Anonima
Arranger: Richard Storr Willis (1850)
Source: Schlesische Volkslieder, 1842



Media
MIDI file: St. Elizabeth (Crusader's Hymn, Ajalon...)
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us