La ĉaro! La ĉaro veturas en brul'

La ĉaro! La ĉaro veturas en brul'

Published in 1 hymnal

Representative Text

1. La ĉaro! La ĉaro veturas en brul',
Dum kolere descendas al ter' l' Eternul'.
Jen ĝi sin radirigas tra l' nuba medi',
Kaj Ĉielo sin klinas sub ŝarĝo de Di'!

2. La gloro! La gloro! Anĝela arme':
Miĥaelon ĝi sekvas en arda obe',
Kun sanktuloj, martiroj en kongregaci'
Kaj la palm-kronitaro de la eklezi'.

3. Trumpeto! Trumpeto! Jam aŭdis Infer':
Jen sin movas loĝantoj de l' tomboj de l' ter'—
Nun el nordo, el sud', el la grund', el la mar'
Venas generacioj de l' tuta homar'!

Source: TTT-Himnaro Cigneta #294

Text Information

First Line: La ĉaro! La ĉaro veturas en brul'

Instances

Instances (1 - 1 of 1)
Text

TTT-Himnaro Cigneta #294

Suggestions or corrections? Contact us