Author: Sabine Baring-Gould; Leonard Ivor Gentle Appears in 2 hymnals Matching Instances: 1 Lyrics: 1. Dormu, Savanto mia,
Sur la fojna lito;
En la nokto steloklara
Ĝoje kantas anĝelaro
Pri la Divizito.
2. Dormu, Savanto mia,
Sur la fojna lito;
Iam venos agonio
En ĝardeno olivarba;
Larmoj, sanga ŝvito.
3. Dormu, Savanto mia,
Sine de Maria.
Nun ŝafistoj vin adoras,
La patrina koro ĝojas,
Paco estu via.
4. Dormu, Savanto mia,
Bebo de Maria,
Dornkronota kaj mokota,
Krucumota, lancpikota;
Fine — venko via! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:7 Used With Tune: SLEEP, MY SAVIOUR Text Sources: HE 31 = EH 31
Dormu, Savanto mia