Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 50 of 415Results Per Page: 102050
TextAudio

Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom'

Author: Anonima; Ros' Haruo, ca. 1992 Hymnal: THCFinal #201 Tune Title: A CHILD THIS DAY Refrain First Line: Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin' Lyrics: 1. Hodiaŭ, jen naskiĝis infano de renom', Plej inda je la sceptro, la sceptro kaj la tron': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 2. Anoncon pri la naskiĝo ekaŭdis paŝtistar’ : Anoncis ĝin anĝelo kun malkaŝega klar’: Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 3. Al ili li parolis, dirante, "For la tim'! Ĝojegu vi, ŝafistoj, jen beno preter lim'! Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 4. "Ĉar jen al vi mi portas novaĵon de feliĉ': Gajegu ĉiuj homoj pro Krista la naskiĝ': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 5. Kaj tiam jen aperis ĉeflanke de la anĝel' Armeo da briluloj senditaj el Ĉiel', Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 6. Laŭdantaj la Sinjoron, la Reĝon de Ĉiel': "Al Dio ĉian gloron!" sonegis kanta ŝvel': Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! 7. Kaj laŭ anĝela dir', la ŝafistoj trovis tuj Marian kaj la beban Jesuon en manĝuj'! Noel', Noel', Noel'! Kantadu ni sen fin', Ĉar jen la Reĝ' de ĉiuj reĝoj nun alvenis nin! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:11 Languages: Esperanto
TextAudio

A little ship was on the sea

Author: Dorothy Ann Thrupp Hymnal: THCFinal #504 Tune Title: A LITTLE SHIP Lyrics: 1. A little ship was on the sea, It was a pretty sight; It sailed along so pleasantly, And all was calm and bright. And all was calm and bright, And all was calm and bright, It sailed along so pleasantly, And all was calm and bright. 2. The sun was sinking in the west; The shore was near at hand, And those on board with hearts at rest, Thought soon to reach the land. Thought soon to reach the land, Thought soon to reach the land, And those on board with hearts at rest, Thought soon to reach the land. 3. When lo! a storm began to rise; The wind grew loud and strong; It blew the clouds across the skies; It blew the waves along. It blew the waves along, It blew the waves along, It blew the clouds across the skies; It blew the waves along. 4. And all but One were sore afraid Of sinking in the deep; His head was on a pillow laid, And He was fast asleep. And he was fast asleep, And he was fast asleep, His head was on a pillow laid, And he was fast asleep. 5. "Master, we perish! Master, save!" They cried; their master heard: He rose, rebuked the wind and wave, And stilled them with a word. And stilled them with a word, And stilled them with a word, He rose, rebuked the wind and wave, And stilled them with a word. 6. He to the storm said, "Peace, be still!" The raging billows cease; The mighty winds obey His will, And all are hushed in peace. And all are hushed in peace, And all are hushed in peace, The mighty winds obey His will, And all are hushed in peace. 7. They greatly wondered -- so may we, And ask as well as they, Who could this glorious Person be, Whom winds and seas obey? Whom winds and seas obey, Whom winds and seas obey, Who could this glorious Person be, Whom winds and seas obey. 8. O well we know it was the Lord, The Saviour and the Friend, Whose care of those who trust His word Will never, never end. Will never, never end, Will never, never end, Whose care of those who trust His word Will never, never end. Topics: Great Wind at Sea Scripture: Matthew 8:23-27 Languages: English
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Hymnal: THCFinal #15c Tune Title: A SOLUS ORTIS CARDINE First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'.
Text

Amo Dia, senkompara

Author: Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle; Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #30e Tune Title: ABBOT'S LEIGH Lyrics: 1. Amo Dia, senkompara, ĝojo ĉe ni el ĉiel', Loĝu en humilaj koroj, ilin kronu Di-fidel'; Ho Jesuo, plenkompato, pura kaj senlima am', Nin vizitu kun la savo, ĉiu koro estu flam'. 2. Ho Savanto, nun revenu, ni ricevu el la grac', Niajn korojn ĝi eniru, kaj restadu, ena pac'; Vin konstante ni adoru, servu kiel anĝelar', Preĝu, kaj senĉese laŭdu, gloru en la Dia far'. 3. Perfektigu nin en amo, senmakulaj estu ni, Vidu ni la grandan savon, ĝi redemptas nin al Di'; Gloro de nun sekvos gloron, ĝis ĉielon venos ni, Kaj ni miros, amkronitaj, en adoro, antaŭ vi. Topics: God's Love
Text

Amo Dia, tutsupera

Author: Charles Wesley; William John Downes Hymnal: THCFinal #31e Tune Title: ABBOT'S LEIGH Lyrics: 1. Amo Dia, tutsupera, ĝoj' ĉiela inter ni, Restu kun ni, Vi mistera, glorajn benojn donu Vi. Jesu, Via korkompato fluas el senlima am'. Venu kun la savmandato, savu el infera flam'. 2. Venu Vi, Liberiganto, vivu ni per Via grac'. De pekloga insidanto gardu nin de la minac'. Beni Vin ni volas ĉiam, kaj Vin servi kun fervor', Ĉesi laŭdi Vin neniam pro sindono kaj favor'. 3. Novaj kreitaĵoj indaj estu ni al Via glor'! Al Vi estis ni savindaj, ĝin ni tenu en memor'. Pli kaj pli en glor-ornamo kreskos ni ĝis vivofin'. Tiam kun miranta amo ni adore laŭdos Vin. Topics: God's Love
TextAudio

Alestu, fidelaj

Author: Anonymous; John Francis Wade; Montagu Christie Butler; Frederick Oakeley Hymnal: THCFinal #20 Tune Title: ADESTE FIDELES First Line: Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj Refrain First Line: Ni venu kaj adoru Lyrics: 1. Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj. Venu, ho venu vi al Betlehem'! Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj! Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 2. Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Tamen naskita el la virgulin'; Dio en vero, Die generita: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 3. Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara; kantu la aŭloj de ĉielo mem: “Gloro al Dio en supera alto!” Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! 4. Ame ni danku al la Dia Bebo, Kies naskiĝon gaje festas ni: Vorto eterna, nun enkarniĝinta: Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru, Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:15 Languages: Esperanto
TextAudio

Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj

Author: M. Milsom Hymnal: THCFinal #66 Tune Title: ADESTE FIDELES Refrain First Line: Vi estu adorata, Vi estu adorata Lyrics: 1. Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj, Venu, ho venu vi al Betlehem'! Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj! Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 2. Venas paŝtistoj pro anĝela kanto, Ĉe stala trogo pie klinas sin; Ankaŭ rapidu ni per ĝoja paŝo: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 3. Stele gvidite, donas la saĝuloj Oron, incenson, mirhon nun al li: Ni same donu amon kaj fidelon: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 4. Gloron eternan de l' eterna Patro Vidas sub karno vualitan ni— Dion-infanon, vinde envolvitan: Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'. 5. Kristo, por ni kuŝanta sur la fojno, Laŭdon kaj dankon ricevadu vi: Al amo tia, kiu ne respondus? Vi estu adorata, Vi estu adorata, Vi estu adorata, la Sinjor'.
TextAudio

Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj

Author: Kloster Kirchberg Hymnal: THCFinal #67 Tune Title: ADESTE FIDELES Refrain First Line: Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru Lyrics: 1. Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj, Ho venu, ho venu al Betleĥem'. Vidu naskitan reĝon de l' anĝeloj. Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 2. Li, Dio el Dio, Lumo el la Lumo, Kaj tamen naskita el virgulin'. Jen Dio vera, Die generita! Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 3. Vi, aroj anĝelaj, ĥoroj de l' sanktuloj, Jubile ekkantu, laŭdante Lin: "Gloro al Dio en supera alto!" Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'. 4. Do ame ni danku al la Dia bebo, Pro kies naskiĝo solenas ni. Vorto eterna nun fariĝis karno. Alkuru, ni adoru, alkuru, ni adoru, Alkuru, ni adoru la reĝon de glor'.
Text

Adeste Fideles

Author: John Francis Wade, 1711-1786; Abbé E. Jean-François de Borderies, 1764-1832; Anonima Hymnal: THCFinal #593 Tune Title: ADESTE FIDELES First Line: Adeste fideles, læti, triumphantes Refrain First Line: Venite adoremus Lyrics: 1. Adeste fideles, læti, triumphantes, (W) Venite, venite in Bethlehem. Natum videte Regem angelorum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 2. Deum de Deo, Lumen de Lumine, (W) Gestant puellae viscera, Deum verum, Genitum non factum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 3. Cantet nunc "Io!" chorus angelorum; (W) Cantet nunc aula caelestium: "Gloria in excelsis Deo!" Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 4. Ergo qui natus Die hodierna, (W) Jesu tibi sit gloria! Patris aeterni Verbum caro factum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. ========================= 1. Adeste fideles, læti, triumphantes, (W) Venite, venite in Bethlehem. Natum videte Regem angelorum. Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 5. En grege relicto, humiles ad cunas (B) Vocati pastores appropriant; Et nos ovanti gradu festinemus; Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 6. Stella duce, Magi, Christum adorantes, (A) Aurum, thus et myrrham dant munera. Jesu infanti corda praebeamus; Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. 7. Pro nobis erenum et foeno cubantem, (B) Piis foveamus amplexibus. Sic nos amantem quis non redamaret? Venite adoremus, Venite adoremus, Venite adoremus, Dominum. Topics: Christmas Languages: Latin
TextAudio

Adoru kantante (rondkanto)

Author: William John Downes Hymnal: THCFinal #2 Tune Title: ADORU KANTANTE First Line: Adoru kantante Lyrics: 1 Adoru kanta—nte, 2 adoru kanta——nte, 3 kanta—nte, kantante. Topics: Rounds, Canons, etc. Languages: Esperanto
TextAudio

Honor' kaj laŭd' al nia Di'

Author: Richard Hoppe; Johan Jakob Schütz, 17th c.; William John Downes Hymnal: THCFinal #209d Tune Title: AF HIMLENS Lyrics: 1. Honor' kaj laŭd' al nia Di', Ĉar patre kun potenco Miraklojn ĉiam faris Li Laŭ Sia providenco. Profunde Li konsolas nin, Ke al mizero venu fin'. Al nia Di' honoro. 2. La anĝelaro dankas Vin, Sinjor' de l' alt-ĉieloj. Sur tero kaj en mara sin', Tre fore inter steloj, Laŭdegas ĉio Vin, kaj en Konsento kantas ni, "Amen': Al nia Di' honoro!" 3. La universon tenas Li Konstante en la mano, Kun malavara simpati' Li pensas je l' homaro; Eternan regnon fondis por Fidantoj al la Di-favor'. Al nia Di' honoro! 4. Kredantoj al la Dia Fil', Mortinta por la mondo, Lin danku pro anim-trankvil' — De l' vero Li la Fonto! Do, falsajn diojn moku vi, La Eternulo estas Di'. Al nia Di' honoro! 5. Ho, venu al la Dia dom' Kun ĝojoplena koro! Ĝojkantu ni al Lia nom' En jubilanta ĥoro: „Glorinda estas nia Di', Mirinde faris Li por ni!" Al nia Di' honoro! Topics: Praise to God Scripture: Psalm 96:1-4
TextAudio

Amo Dia, senkompara

Author: Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle; Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #30d Tune Title: AIREDALE Lyrics: 1. Amo Dia, senkompara, ĝojo ĉe ni el ĉiel', Loĝu en humilaj koroj, ilin kronu Di-fidel'; Ho Jesuo, plenkompato, pura kaj senlima am', Nin vizitu kun la savo, ĉiu koro estu flam'. 2. Ho Savanto, nun revenu, ni ricevu el la grac', Niajn korojn ĝi eniru, kaj restadu, ena pac'; Vin konstante ni adoru, servu kiel anĝelar', Preĝu, kaj senĉese laŭdu, gloru en la Dia far'. 3. Perfektigu nin en amo, senmakulaj estu ni, Vidu ni la grandan savon, ĝi redemptas nin al Di'; Gloro de nun sekvos gloron, ĝis ĉielon venos ni, Kaj ni miros, amkronitaj, en adoro, antaŭ vi. Topics: God's Love
TextAudio

Amo Dia, tutsupera

Author: Charles Wesley; William John Downes Hymnal: THCFinal #31d Tune Title: AIREDALE Lyrics: 1. Amo Dia, tutsupera, ĝoj' ĉiela inter ni, Restu kun ni, Vi mistera, glorajn benojn donu Vi. Jesu, Via korkompato fluas el senlima am'. Venu kun la savmandato, savu el infera flam'. 2. Venu Vi, Liberiganto, vivu ni per Via grac'. De pekloga insidanto gardu nin de la minac'. Beni Vin ni volas ĉiam, kaj Vin servi kun fervor', Ĉesi laŭdi Vin neniam pro sindono kaj favor'. 3. Novaj kreitaĵoj indaj estu ni al Via glor'! Al Vi estis ni savindaj, ĝin ni tenu en memor'. Pli kaj pli en glor-ornamo kreskos ni ĝis vivofin'. Tiam kun miranta amo ni adore laŭdos Vin. Topics: God's Love
TextAudio

Al Di' sin levas mia kant' (Magnificat)

Author: Magda Carlsson-Bohman; Carl Gustaf Boberg Hymnal: THCFinal #10 Tune Title: AL DI' SIN LEVAS First Line: Al Di' sin levas mia kant', mi ĝoje laŭdas Lin Lyrics: 1. Al Di' sin levas mia kant', mi ĝoje laŭdas Lin, Ĉar el la alto la Savant' al mi alturnis Sin. Min, polvon, feliĉigis Li per Sia grac-vizit', Malfermis pordon eĉ al mi pro amo, sen merit'. 2. Povrulojn Lia forta brak' satigis per bonfar'; Tiranojn venkis en atak', dispelis en amar'. Spirite riĉajn for de Si Li sendis kun malplen'; Fieran brilon ŝanĝis Li al polvo de l' eben'. 3. Abundas Lia indulgem' sen limo kaj mezur', Kaj kiu fidas al Li mem iradas en sekur'. La interlig' de Lia pac' sur firma fundament' Validos pro senlima grac' por ĉiu ras' kaj gent'. 4. Mistera restas Lia vol' al nura homa pens', Sed al la Di-sindona kor' sin montras ĝia senc'. Ho, amu kun kreskanta fid' mi Dion de la pac', Transdonu min al Lia gvid' kun ĝojo pro l' donac'. Topics: Annunciation Scripture: Luke 1:46-48 Languages: Esperanto
TextAudio

Min själ berömmer Gud med fröjd

Author: Carl Gustaf Boberg Hymnal: THCFinal #614 Tune Title: AL DI' SIN LEVAS Lyrics: 1. Min själ berömmer Gud med fröjd, Min ande gläder sig, Ty Gud, min Frälsare i höjd, Har sett i nåd till mig. Mig ringa stoft, han salig gjort, Min själ med nåd han fyllt Och öppnat mig sitt rikes port Av kärlek oförskyllt. 2. Hans starka arm har övat makt Och gjort så stora ting. De mäktiga han nederlagt Och strött som stoft omkring. De andligt rika har han sänt Ifrån sig tomma bort, Och prål och högmod har han vänt I armod inom kort. 3. Ja, hans barmhärtighet är stor Och utan gräns dess längd, För den som på hans löfte tror Är hjälpen aldrig stängd. Och det förbund han slöt en gång Med fäderna i frid, Det skall stå kvar för släkter mång I nåd till evig tid. 4. Hans visdom outgrundlig är, Ej världen den förstår Men den som håller honom kär Hans planer veta får. Förtro dig därför mer och mer, Min själ åt fridens Gud. Tag mot med glädje, vad han ger, Och vandra i hans bud. Topics: Annunciation Scripture: Luke 1:46-48 Languages: Swedish
TextAudio

Antaŭtempul', tronanta en majesto

Author: William Croswell Doane; Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #37 Tune Title: ALBANY Lyrics: 1. Antaŭtempul', tronanta en majesto, Vin gloros ĉiu voĉo kaj genu'. Tra l' historio fluas la atesto Pri via amo, beno kaj instru'. 2. Vi, sankta Patro, gvidis la infanojn Dum la epokoj per la nub' kaj flam', Vivajn tra maro kaj dezert'. Hosanojn Danke ni levas en solena am'. 3. Sankta Jesuo, ho Savant', Ŝaloma Princo, al vi ni ŝuldas pro la pac'. Vi al sovaĝa miskonduto homa Trudas trankvilon per pentiga grac'. 4. Sankta Spirito, Kiu ja en vero Kreas la vivon per potenca spir', El Vi al ni fluadis en rivero Riĉo, prospero, sano kaj inspir'. 5. Di' Triunua, voĉe ni, kaj kore, Laŭdas la benojn jam kronantajn nin. Preĝe ni petas, benu plu favore, Amu, kaj estru ĉiam kaj sen fin'! Topics: Trustworthiness of God; Trinity Scripture: Daniel 7:22 Languages: Esperanto
TextAudio

Al Dio sola estu glor'

Author: Nikolaus Decius; Adolf Burkhardt Hymnal: THCFinal #11 Tune Title: ALLEIN GOTT IN DER HÖH Lyrics: 1. Al Dio sola estu glor' Kaj dank' pro Lia graco, Ĉar liberiĝis nia kor' De ĉiu ajn minaco. Favore Li rigardas nin; Nun regas granda pac' sen fin'. Konfliktoj devis ĉesi. 2. Vin benas nia laŭda preĝ'; Pro Via glor' ni dankas, Ke Vi eterne estas reĝ'; Potenc' al Vi ne mankas. Pro Via forto sen mezur' Obeas homoj kaj natur'. Ho, kia bona Estro! 3. Jesuo Kristo, sola Fil' De Via Patro glora, Vi, la unika kuracil' Por pek-malsan' dolora, Ŝafido Dia, Di-Sinjor': Aŭskultu voĉon de l' angor', Kaj ĉiujn nin kompatu! 4. Spirito Sankta, alta don', Helpema konsolanto, Nun gardu ĉiujn de malbon', Al kiuj la Savanto Pardonis pro la kruc-dolor'. Mizeron, timojn turnu for. Ni firme Vin konfidas. Topics: Glory to God Languages: Esperanto
TextAudio

Haleluja. Amen (rondkanto) II

Hymnal: THCFinal #164 Tune Title: ALLELUIA (WESTMINSTER ABBEY) First Line: Hale-/luja./ Amen. Lyrics: 1 Hale- 2 -luja. 3 Amen. [Improvizu mem, ekzemple :] 1 Nin in- 2 -struu 3 preĝi, 1 ho Sin- 2 -joro. 3 Amen. Topics: Rounds, Canons, etc. Scripture: Nehemiah 8:6
TextAudio

Amazing Grace! (the "Olney" stanzas)

Hymnal: THCFinal #507 Tune Title: AMAZING GRACE (ORB) First Line: Amazing grace! How sweet the sound Lyrics: 1. Amazing grace! How sweet the sound That saved a wretch like me! I once was lost, but now am found; Was blind, but now I see. 2. 'Twas grace that taught my heart to fear, And grace my fears relieved; How precious did that grace appear The hour I first believed. 3. Through many dangers, toils and snares, I have already come; 'Tis grace hath brought me safe thus far, And grace will lead me home. 4. The Lord has promised good to me, His Word my hope secures; He will my Shield and Portion be, As long as life endures. 5. Yea, when this flesh and heart shall fail, And mortal life shall cease, I shall possess, within the veil, A life of joy and peace. 6. The world shall soon dissolve like snow, The sun refuse to shine; But God, who called me here below, Shall be forever mine. Topics: Grace Unbounded Languages: English
TextAudio

Amazing Grace! (stanzas added)

Hymnal: THCFinal #508 Tune Title: AMAZING GRACE (ORB) First Line: When we've been there† ten thousand years, Lyrics: When we've been there† ten thousand years, Bright shining as the sun, We've no less days to sing God's praise Than when we'd first begun. † (or "here", whether out of habit or belief) Amazing grace has set me free To touch, to taste, to feel The wonders of accepting love Have made me whole and real. Amazing grace! how sweet the sound, That saved a wretch like me. I once was lost, but now I'm found, Was bound, but now I'm free. The world shall soon to ruin go The sun refuse to shine But God, who called me here below Shall be forever mine. Praise God, praise God, praise God, praise God, Praise God, praise God, praise God, Praise God, praise God, praise God, praise God, Praise God, praise God, praise God. How long, dear Saviour, oh how long Have I on earth to stay? Roll on, roll on, ye wheels of time And bring that joyful day. How long, dear Saviour, Oh how long shall this bright hour delay? Fly swift around*, ye wheels of time, And bring the promised day. * (or "swifter round") How sweet the name of Jesus sounds In a believer's ear It soothes his sorrows, heals his wounds And drives away his fear. Must Jesus bear the cross alone And all the world go free? No, there's a cross for everyone And there's a cross for me. _ _ We lay our garments by Upon our beds to rest 'though death may soon disrobe us all Of what we now possess. The day is past and gone, The evening shades appear; O may we all remember well The hour of death is near. We lay our garments by, Upon our beds to rest- So time will soon disrobe us all Of what we now possess. Am I a Soldier of the Cross? A follower of the Lamb, And shall I fear to own His cause, Or blush to speak His name? Must I be carried to the skies On flowery beds of ease, While others fought to win the prize, And sailed through bloody seas? Shall I be wafting to the sky, On flowery beds of ease. While others strive to win the prize, And sail on bloody seas. Alas, and did my Savior bleed And did my Sovereign die? Would he devote that sacred head For such a worm as I? The Lord's my shepherd, I'll not want He makes me down to lie In pastures green He leadeth me The quiet waters by. Topics: Grace Unbounded Languages: English
TextAudio

Miorbhail Gràis

Author: Iain Newton; Iain Newton; Skotgaeliginto nekonata; Iain Newton; Skotgaeliginto nekonata; Skotgaeliginto nekonata Hymnal: THCFinal #610a Tune Title: AMAZING GRACE (ORB) First Line: O Miorbhail gràis! nach breagh' an ceòl: Lyrics: 1. O Miorbhail gràis! nach breagh' an ceòl: 'S e lorg mi 's mi air chall, Air seachran dorch', gun neart, gun treòir, 'S a dh'fhosgail sùilean dall. 2. 'S e gràs thug eòlas dhomh air m'fheum; 'S e gràs thug saors' is sìth; 'S cha cheannaicheadh òr a' chruinne-chè Chiad là bha fois nam chrìdh. 3. Tro iomadh cunnart 's trioblaid chruaidh thug E gu sàbhailt mi. An gràs a shaor bhon bhàs le buaidh Chan fhàg 's cha trèig gu sìor. 4. San dachaigh bhuan gun uair gun tìm, 'S deich mìle bliadhn' mar là, Cha sguir an ceòl 's chan fhàs iad sgìth A' seinn a chaoidh mun ghràs. Topics: Graco de Dio
TextAudio

Amen, Amen (Jen la Bebo) (Kristnaska Versio)

Author: ROS' Haruo; Anonima Hymnal: THCFinal #26 Tune Title: AMEN, AMEN First Line: Amen, Amen (Jen la Bebo) Lyrics: 1. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'! Jen la bebo A—men'! en la trogo A—men'! Naskiĝis Kristo! A—men', Amen', Amen'! La anĝeloj A—men'! diras, "Ŝafistoj," A—men'! "ni gloru Dion!" A—men', Amen', Amen'! 2. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'! "La Mesio," A—men'! "la Savanto," A—men'! "ja ĵus naskiĝis!" A—men', Amen', Amen'! "Iru, vidu," A—men'! "en Betleĥemo" A—men'! "en bova stalo!" A—men', Amen', Amen'! 3. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'! "Ĝoju, homoj!" A—men'! "Pacu, tero!" A—men'! "Jen Dio kun vi!" A—men', Amen', Amen'! Jen la stelo A—men'! gvidis la magojn A—men'! al Betleĥemo! A—men', Amen', Amen'! 4. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'! Ili donis A—men'! oron kaj mirhon A—men'! kaj olibanon! A—men', Amen', Amen'! Laŭdu Dion! A—men'! kaj Jesuon A—men'! ĉar Jesuo savas! A—men', Amen', Amen'! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:16 Languages: Esperanto
TextAudio

Amen, Amen (Jen la Bebo) (Nekristnaska Versio)

Author: Tradicia Usona; ROS' Haruo Hymnal: THCFinal #27 Tune Title: AMEN, AMEN First Line: Amen, Amen (Jen la Bebo) Lyrics: 1. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'! Jen la bebo A—men'! en la trogo A—men'! Naskiĝis Kristo! A—men', Amen', Amen'! En la templo A—men'! diskutante A—men'! kun impona saĝo! A—men', Amen', Amen'! 2. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'! Ĉe la bordo A—men'! predikante A—men'! kaj resanigante! A—men', Amen', Amen'! En ĝardeno A—men'! ve-preĝante A—men'! en angorego! A—men', Amen', Amen'! 3. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'! Sur la kruco A—men'! pekojn portante A—men'! en agonio! A—men', Amen', Amen'! Jen la tombo A—men'! je paskmateno A—men'! leviĝis Kristo! A—men', Amen', Amen'! 4. A—men'! A—men'! A—men', amen', amen'! Haleluja! A—men'! savas nin Jesuo A—men'! al viv' eterna! A—men', Amen', Amen'! Haleluja! A—men'! Haleluja! A—men'! Ho, haleluja! A—men', Amen', Amen'! Topics: Jesus Christ Scripture: Luke 2:16 Languages: Esperanto
TextAudio

Seall Thall Tighinn Bhon Ear

Author: an t-Urr. Iain MacLeòid Hymnal: THCFinal #611 Tune Title: AN T-EILEAN DORCHA Refrain First Line: O reult, thoir dhomh soillse 's an oidhch' a' fàs dorch' Lyrics: 1. Seall thall tighinn bhon ear le sealladh bho Nèamh, Tha daoine nan cabhaig a' leantainn na rèilt; San stàball le leanabh tha Moire cho sèimh Am prasaich, gun dhearain, gràdh Dhè dhuinn. O reult, thoir dhomh soillse 's an oidhch' a' fàs dorch', Mi creidsinn do gheallaidh, mo thaic thu 's mo threòir; Cuir solas air slighe a rithist led ghlòir, Ach am faic mi am prasaich do ghràdh dhomh. 2. Thàing ainglean gu talamh le moladh is seinn, Air mòintich gach cìobair le chaoraich am faing; Theich cadal is leum iad, le aoibhneas toirt taing, Is ruith iad nan deann chun an stàbaill. O reult, thoir dhomh soillse 's an oidhch' a' fàs dorch', Mi creidsinn do gheallaidh, mo thaic thu 's mo threòir; Cuir solas air slighe a rithist led ghlòir, Ach am faic mi am prasaich do ghràdh dhomh. 3. Cha sguir ainglean a chaoidh a' moladh a ghràidh, San reult bidh soillse a dh'oidhche 's a là; Bidh'm fonn ud nan cluasan 's nan crìdhe gu bràth Am prasaich, san stàball, gràdh Dhè dhhuinn. O reult, thoir dhomh soillse 's an oidhch' a' fàs dorch', Mi creidsinn do gheallaidh, mo thaic thu 's mo threòir; Cuir solas air slighe a rithist led ghlòir, Ach am faic mi am prasaich do ghràdh dhomh. Topics: Christmas Languages: Scottish Gaelic
TextAudio

Amatan historion rakontu nun al mi

Author: Emily Huntington Miller; Adela Ŝefer Hymnal: THCFinal #25 Tune Title: ANGEL'S STORY Lyrics: 1. Amatan historion rakontu nun al mi Pri Kristo sur la tero, vivanta inter ni. Mi estas ja pekulo, sed tamen estas ver', Ke li por mia savo loĝadis sur la ter'. 2. Mi ĝojas, ke li estis infano, kiel ni; Kaj same, ĉiam bona kaj pia estu mi: Mi sekvu liajn paŝojn senlace ĝis la fin'; Li amas min tre multe kaj ne forlasos min. 3. Pri lia korboneco leviĝos mia kant', Ĉar kvankam mi ne vidas, mi scias lin aŭdant'. Kaj li pro amo sia promesis eĉ al mi, Ke iam kun anĝeloj mi kantos antaŭ li. Topics: Jesus Savior Languages: Esperanto
TextAudio

Diris el la nokta hel'

Author: Albrecht Kronenberger; Esperantigita en NV Hymnal: THCFinal #99 Tune Title: ANIOŁ PASTERZOM MÓWIŁ Lyrics: 1. Diris el la nokta hel' al paŝtistoj la anĝel': "Granda ĝoj'! En la urbo de David' Di' fariĝis homa id'. Estro Li de l' ĉiel'." 2. "Li, la granda Dia Vort', kuŝas tie en malfort'. La Savant' saltis el la Dia hal', loĝas ĉi en povra stal', hom' pro la homa sort'." 3. Sendis Lin la Dia am', nutros Lin patrina mam'. Stranga voj': Tiu, kiu naskis Lin, tamen restis virgulin', in' en virgin-ornam'. 4. Do al Dio estu glor', ben', jubilo kaj honor', laŭda kant', al la Patro kaj Spirit', kaj al Li, la Nov-naskit', nun kaj je ĉiu hor'. Topics: Christmas Languages: Esperanto
TextAudio

Ĝoju la mondo!

Author: Isaac Watts; Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #161 Tune Title: ANTIOCH First Line: Ĝoju la mondo: venis jam al tero la Sinjor'! Lyrics: 1. Ĝoju la mondo: venis jam al tero la Sinjor'! Lin bonvenigu ĉiu kun ĝojo kaj kun amo: Jubilu ĉiu kor'! Jubilu ĉiu kor'! Jubilu, jubilu ĉiu kor'! 2. Ĝoju la ter'! alvenis jen Jesu', la Mondsavant'. De bestoj kaj de homoj, de monto kaj baseno, Resonu ĝoja kant'! Resonu ĝoja kant'! Resonu, resonu ĝoja kant'! 3. Pekoj kaj ĝen' ne kresku plu, nek dornoj piku nin, Ĉar homojn beni venis Mesio, Krist' Jesuo, Sen limo kaj sen fin'! Sen limo kaj sen fin'! Sen limo, sen limo kaj sen fin'! 4. Teron li regas per la grac', per vero kaj inspir'! La gentojn li algvidas al justo kaj al paco, Al amo kaj al mir'! Al amo kaj al mir'! Al amo, al amo kaj al mir'! Topics: Advent; Christmas Scripture: Psalm 98:6-9 Languages: Esperanto
TextAudio

Радуйся мир, Господь грядёт!

Author: Isaac Watts (Айзек Ватс); неизвестен Hymnal: THCFinal #605 Tune Title: ANTIOCH Lyrics: 1. Радуйся, мир! Господь грядёт. Земля, ликуй пред Ним! Прими скорей Царя царей, И пойте новый гимн, И пойте новый гимн, И пойте, пойте новый гимн. 2. Радуйся, мир! Христос пришёл. В церквах поют о Нём. Поля, сады, леса, холмы, Им вторит с торжеством, Им вторит с торжеством, Им вторит, вторит с торжеством, 3. Чтоб грех не ослеплял народ, Чтоб терны не росли, Он жизнь даёт, снимает гнёт Во всех концах земли Во всех концах земли Во всех, Во всех концах земли 4. Принес Он мир и благодать, Чтоб все могли познать, Как Бог велик и справедлив, Как нас Он возлюбил, Как нас Он возлюбил, Как нас, Как нас Он возлюбил. Topics: Christmas Languages: Russian
TextAudio

Dio de ĉiel' kaj tero

Author: Reginald Heber; Richard Whateley; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #92 Tune Title: AR HYD Y NOS Lyrics: 1. Dio de l' ĉiel' kaj tero, Kies favor' Donas dormon de vespero Post taglabor'; Nun ripozon ame sendu, Anĝelaro nin defendu, Sanktaj sonĝoj nin atendu Dum nokta hor'. 2. Laborantajn aŭ dormantajn Gardu nin, Di'; Subtenadu nin mortantajn, Restu kun ni. Kiam sonos juĝa horo, Ne forlasu nin, Sinjoro, Prenu al ĉiela gloro Hejmen kun vi. Topics: Evening Scripture: Genesis 1:1 Languages: Esperanto
TextAudio

Dio, reĝanta en ĉiel'

Author: Oliver Wendell Holmes; Janet Caw Hymnal: THCFinal #97 Tune Title: ARIZONA Lyrics: 1. Dio, reĝanta en ĉiel', Ni vidas vin en sun' kaj stel'; Centro, anim' de ĉiu sfer', Sed kun ni ankaŭ sur la ter'. 2. Suno de l' vivo! Hele vi Vojon lumigas antaŭ ni. Stelo de l' nokto! Via glor' Esperon donas al la kor'. 3. Noktmezo, se vi kaŝas vin; Tago, se vi surbrilas nin. Arko ĉiela, via ben'; Kaj nia peko, nubkurten'. 4. Dio de ĉio sur la ter', Fonto de lumo, amo, ver', Antaŭ majesta Via tron', Malhela estas ĉiu kron'. 5. Per vero liberigu nin; Kun ardo ni adoru vin; En ĉiu koro brulu flam' De sankta elĉiela am'. Topics: Wisdom and Goodness of God Scripture: Psalm 150:1 Languages: Esperanto
TextAudio

Al la Patro Dia

Author: Montagu Christie Butler; William T. Matson Hymnal: THCFinal #13 Tune Title: ARNSBERG First Line: Al la Patro Dia venu koro nia Lyrics: 1. Al la Patro Dia venu koro nia. Preĝu kun humilo al li; laŭdu lin kaj gloru, servu kaj adoru — montris li kompaton por ni. Ĉiam pli tie ĉi sonu danko nia al la Patro Dia! 2. Nun al la Savanto per feliĉa kanto danku ni sincere el kor': donis li liberon, lumon kaj esperon, malgajecon pelis li for. Do kun ĝojo sur la vojo levu ni la kanton, laŭdu la Savanton! 3. Sankta Dispirito! Venu laŭ invito, en la koro loĝu ĉe ni. Restu tie ĉiam, lasu nin neniam, ke ni daŭre plaĉu al vi. Helpu nin glori vin; Venu laŭ invito, Sankta Dispirito! Topics: Trinity Languages: Esperanto
TextAudio

Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel'(o)

Author: Anonima; Clarence Bicknell Hymnal: THCFinal #170d Tune Title: ARUNDEL First Line: Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel­° Lyrics: 1. Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel°! Ĝoje laŭdu lian gloron suno, luno, ĉiu stel'! ————— Laŭdu lin, ĉar li regadas, de la universo Reĝ°, Kaj la mondoj obeadas al konstanta lia leĝ'. 2. Laŭdu pri la gloro Dia! Ne pereos lia vort°; Venkos sanktularo lia; neniiĝos peko, mort'. ————— Estu lia pov' laŭdata de l' ĉiela anĝelar°; Lia nomo adorata de la tuta kreitar'. Topics: Praise to God
TextAudio

Bena konfido, ĉe mi Jesu'

Author: Frances Jane Crosby; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #50 Tune Title: ASSURANCE Refrain First Line: Jen mia temo kaj laŭdokant' Lyrics: 1. Bena konfido, ĉe mi Jesu', Eĉ nun mi konas pri sankta ĝu', Kunheredanto de ĉielglor' Per lia sango, savo, favor'. Jen mia temo kaj laŭdokant', Kristo Jesuo mia Savant', Fide mi iras al la kulmin', Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'. 2. Memvola cedo, plena konfid', Belaj vizioj venas al vid', Ĉielanĝeloj, Diservistar', Traktas pri amo kaj Dia far'. Jen mia temo kaj laŭdokant', Kristo Jesuo mia Savant', Fide mi iras al la kulmin', Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'. 3. Membola cedo, ene la pac', Ĉe la Savanto gracodonac', Mi nun rigardas supren al li, Plena je beno, amo, de Di'. Jen mia temo kaj laŭdokant', Kristo Jesuo mia Savant', Fide mi iras al la kulmin', Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'. Topics: Certain Security Languages: Esperanto
TextAudio

Ĝojan certecon donas Jesu'

Author: William John Downes Hymnal: THCFinal #156 Tune Title: ASSURANCE Refrain First Line: Jen mi atestas per mia kant' Lyrics: 1. Ĝojan certecon donas Jesu', Dubo turmenta min pikas ne plu; Kredas mi vortojn de la Di-Fil', Fidas Lin kun anima trankvil'. Jen mi atestas per mia kant' Pri mia kara, glora Savant'. Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor', Vivas por Li kun ama ador'. 2. Ŝarĝon de pekoj levis Li for, Min elaĉetis el ties dolor', Lokon preparas en la ĉiel'; Lia promeso mia sigel'. Jen mi atestas per mia kant' Pri mia kara, glora Savant'. Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor', Vivas por Li kun ama ador'. 3. Dume feliĉa sub Lia ben' Danke mi vivas sur monda teren', Ĉiam konscia pri Kalvari', Preta por porti krucon por Li. Jen mi atestas per mia kant' Pri mia kara, glora Savant'. Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor', Vivas por Li kun ama ador'. 4. Savo mirinda, paco kun Di', Riĉoj ĉielaj heredo por mi! Honto, se mi pri tia donac' Restus silenta en kontumac'. Jen mi atestas per mia kant' Pri mia kara, glora Savant'. Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor', Vivas por Li kun ama ador'. 5. Cede mi petas al Vi, Sinjor', Tenu min inda por Via labor', Faru per mi laŭ Via dezir', Vana ne estu mia aspir'. Jen mi atestas per mia kant' Pri mia kara, glora Savant'. Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor', Vivas por Li kun ama ador'. Topics: Certain Security Languages: Esperanto
TextAudio

Aŭdu, fil', Dian vorton nun

Author: Anonima Hymnal: THCFinal #40 Tune Title: AŬDU, FIL' First Line: Laŭdu la Sinjoron kant' Lyrics: Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 1. Laŭdu la Sinjoron kant', laŭte sonu ĝi tra land'. Laŭ promeso de l' Savant', daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 2. Estas de Jesu' ordon': amo al proksima hom'. Eĉ post lasta tomba dom' daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 3. Se ni vivos nur laŭ Krist', mortos en ni egoist', ni feliĉos en persist', daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 4. Nia celo: unu mond', unu familia rond', kaj kun Patro la renkont'; daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! 5. Kun la Krista eklezi' ni atendu. Venos Li. Kun Krist-nom' revivos ni, daŭros nia viv' plu. Aŭdu, fil', Dian voĉon nun, vokas Patra am' vin al brakum'. Manĝu, trinku en konkord', amu vi laŭ Krista vort'. Halelu, halelu, halelu, haleluja! Topics: Service and Responsibility Languages: Esperanto
TextAudio

Ĉe arktaj neĝo-montoj

Author: Reginald Heber; Agnes Burton Deans Hymnal: THCFinal #59a Tune Title: AURELIA Lyrics: 1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient', Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident'; ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar', nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'. 2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor', troviĝas ja malbono nur en la homa kor': kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon'; li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'. 3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'? "Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!" sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'. 4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi, ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'. Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni, Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li. Topics: Missionary Labor Scripture: Mark 16:15
TextAudio

El alt' ĉiela venas mi

Author: Marteno Lutero (Martin Luther); William John Downes; Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #113 Tune Title: AUS FREMDEN LANDEN Lyrics: 1. „El alt' ĉiela venas mi kun bona, nova histori', kun histori' de l' Dia sav', kantota nun por via rav': 2. „El elektita virgulin' naskiĝis beb', ĝojigi vin, fragila beb', potenca por tristecon vian preni for. 3. „Li estas Kristo, la Sinjor', Li volas homojn en dolor', konsoli, levi el mizer', por pekoj esti la ofer'. 4. „Feliĉon ĉian portas Li al vi de l' Patro, via Di', ke vivu vi kun ni en ĉoj' nun kaj post via monda voj'. 5. „Vi trovos en malpompa stal' la Dian Filon sub vual' de povra bebo, tamen Li la Reĝ' de ĉiu galaksi'.” 6. Do kuru ni al Li kun gaj' Samkiel la paŝtistoj, kaj rigardu, kion donis Di' per Sia kara Fil' al ni. 7. Ho nobla gast', al Vi bonven' ĉe ni, plagitaj de ĉagren', de pekemeco kaj fier'. — Ho, kiel danki Vin en ver'? 8. En alta trono glor' al Di', ĉar Sian solan Filon Li donacis; do la anĝelar' ĝoj-kantas pro la nova jar'. Topics: Christmas Scripture: Luke 2:10 Languages: Esperanto
TextAudio

Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel'(o)

Author: Anonima; Clarence Bicknell Hymnal: THCFinal #170a Tune Title: AUSTRIA First Line: Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel­° Lyrics: 1. Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel°! Ĝoje laŭdu lian gloron suno, luno, ĉiu stel'! ————— Laŭdu lin, ĉar li regadas, de la universo Reĝ°, Kaj la mondoj obeadas al konstanta lia leĝ'. 2. Laŭdu pri la gloro Dia! Ne pereos lia vort°; Venkos sanktularo lia; neniiĝos peko, mort'. ————— Estu lia pov' laŭdata de l' ĉiela anĝelar°; Lia nomo adorata de la tuta kreitar'. Topics: Praise to God
TextAudio

Ho ve! ĉu sangis la Savant'

Author: Isaac Watts; Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #195a Tune Title: BALLERMA Lyrics: 1. Ho ve! ĉu sangis la Savant'? Ĉu mortis mia Di'? Ĉu li oferus kapon sanktan Pro pekema mi? 2. Ĉu mortis li pro mia krim'? Ho granda am-deklar'! Kompat' mirinda, grac' sen lim', Kaj amo sen kompar'! 3. Ja dece kovris sin la sun', Sin kaŝis ĝia bril': Por homaj pekoj per krucum' Kompensis Dia Fil'. 4. Ruĝigus min pro hont' skrupulo Antaŭ lia kruc', Kaj kaŭrus mi dum ĉe l' okul' Fluegus larma ŝpruc'. 5. Sed larmaj gutoj ne repagos Kiom ŝuldas mi: Jen, ho Sinjor', mi cedas min; Ne eblas fari pli! Topics: Crucifixion Scripture: John 19:34
TextAudio

Estas ja balzam' en Gilead'

Author: Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #129 Tune Title: BALM IN GILEAD First Line: Al mi tre ofte ŝajnas, ke vantas la labor' Refrain First Line: Estas ja balzam' en Gilead', kuraca preter lim' Lyrics: Estas ja balzam' en Gilead', kuraca preter lim'. Estas ja balzam' en Gilead', saniga por anim'. 1. Al mi tre ofte ŝajnas, ke vantas la labor', Sed tuj Spirito Dia vigligas min en kor'. Estas ja balzam' en Gilead', kuraca preter lim'. Estas ja balzam' en Gilead', saniga por anim'. 2. Se vian langon trafas malelokventa lam', Nur diru, ke Jesuo por ĉiuj mortis jam. Estas ja balzam' en Gilead', kuraca preter lim'. Estas ja balzam' en Gilead', saniga por anim'. 3. Ĉe preĝoj regas Paŭlo, kaj Petro ĉe l' predik'; Al vi sufiĉu montri la amon al amik'... Estas ja balzam' en Gilead', kuraca preter lim'. Estas ja balzam' en Gilead', saniga por anim'. Topics: Divine healing; Shalom Languages: Esperanto
TextAudio

Batalas du reĝoj pri l' homa anim'

Author: A. T. Strömberg; Åke Ahlrén Hymnal: THCFinal #46 Tune Title: BATALAS DU REĜOJ Lyrics: 1. Batalas du reĝoj pri_l' homa anim' Kaj celas ĝin fine reteni. Kaj unu, li venas kun bona reĝim', Eduke li volas ĝin beni. La antagonisto, li estas trompant', Konfuzas per flato, allogas per vant', Kaj volas perfide kateni. 2. Jen unu: li estas la Sankta Spirit', Venanta por doni vivgracon. Li serĉas pekulojn kun arda invit'� En Kristo ricevi korpacon. Kaj jen, la alia, malbona en kor', Komencas mensoge ĝis fina malglor'. Malben' signis lian palacon. 3. Elektu do, homo, ĉar baldaŭ por pent' Limtempo al vi jam ne restos. Neniam paciĝu kun peko kaj tent', Per tio vi vane investos. Ĉar kion ne tuŝas eternoproksim', Ho, tia al tero ligita anim' Neniam ĉiele kunfestos. 4. Sed estas feliĉa la Diaŭskultant', Trovanta la fonton de beno. Al li donos gracon en plej riĉa kvant' Jesuo post juĝa reveno. Ho, Sankta Spirito, per via instru' Mi lernu rigardi tra ĝena influ' Al Krist' en ĉiela Edeno. Topics: Spiritual struggle; Temptation and Repentance Languages: Esperanto
TextAudio

Cedu kaj sciu

Author: Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #55 Tune Title: BE STILL AND KNOW Lyrics: 1. Cedu, kaj sciu : Mi estas Dio, Cedu, kaj sciu : Mi estas Dio, Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Di'. 2. Mi estas via resaniganto, Mi estas via resaniganto, Mi estas via resanigant'. 3. Silentu, kaj sciu: Mi estas Di'; Silentu, kaj sciu: Mi estas Di'; Silentu, kaj sciu, ke Mi estas Di'. Topics: Faith, Confidence; Tranquility Scripture: Psalm 46:10 Languages: Esperanto
TextAudio

Amo Dia, senkompara

Author: Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #30 Tune Title: BEECHER Lyrics: 1. Amo Dia, senkompara, ĝojo ĉe ni el ĉiel', Loĝu en humilaj koroj, ilin kronu Di-fidel'; Ho Jesuo, plenkompato, pura kaj senlima am', Nin vizitu kun la savo, ĉiu koro estu flam'. 2. Ho Savanto, nun revenu, ni ricevu el la grac', Niajn korojn ĝi eniru, kaj restadu, ena pac'; Vin konstante ni adoru, servu kiel anĝelar', Preĝu, kaj senĉese laŭdu, gloru en la Dia far'. 3. Perfektigu nin en amo, senmakulaj estu ni, Vidu ni la grandan savon, ĝi redemptas nin al Di'; Gloro de nun sekvos gloron, ĝis ĉielon venos ni, Kaj ni miros, amkronitaj, en adoro, antaŭ vi. Topics: God's Love Languages: Esperanto
TextAudio

Amo Dia, tutsupera

Author: Charles Wesley; William John Downes Hymnal: THCFinal #31c Tune Title: BEECHER Lyrics: 1. Amo Dia, tutsupera, ĝoj' ĉiela inter ni, Restu kun ni, Vi mistera, glorajn benojn donu Vi. Jesu, Via korkompato fluas el senlima am'. Venu kun la savmandato, savu el infera flam'. 2. Venu Vi, Liberiganto, vivu ni per Via grac'. De pekloga insidanto gardu nin de la minac'. Beni Vin ni volas ĉiam, kaj Vin servi kun fervor', Ĉesi laŭdi Vin neniam pro sindono kaj favor'. 3. Novaj kreitaĵoj indaj estu ni al Via glor'! Al Vi estis ni savindaj, ĝin ni tenu en memor'. Pli kaj pli en glor-ornamo kreskos ni ĝis vivofin'. Tiam kun miranta amo ni adore laŭdos Vin. Topics: God's Love
Text

Ĉe la river' de Babilono

Author: Kolomano Kalocsay Hymnal: THCFinal #65 Tune Title: BEGINNINGS Lyrics: 1. Ĉe la river' de Babilono Ni sidis kaj amare ploris, Kiam ni tie pri Ciono Kun afliktita kor' memoris. 2. Sur la branĉaron de salikoj La harpojn tie ni pendigis, Ĉar la kaptintoj-malamikoj Por kantsonoro nin instigis. 3. Ni kantu gaje — tion volis De ni la krudaj turmentantoj. „ Nu, kantu do — ili parolis — Por ni el la Cionaj kantoj! ” 4. Silentis branĉe harpo penda, Silentis gorĝe kantsonoro. Kiel ja en la lando fremda Ni kantus kantojn de l' Sinjoro? 5. Ho, se pri vi, Jerusalemo, Forgesus mi en la lontano, Min, pro la peka forgesemo, Forgesu mia dekstra mano! 6. Gluiĝu lango al gingivo, Se iam pri vi mi forgesos, Kaj se vin fonto de la vivo Kaj ĝojo mi rigardi ĉesos! 7. Sinjor', memoru pri l' misago De Edom! Kriis ties gento En la Jerusalema tago: „ Detruu ĝin ĝis fundamento! ” 8. Kaj vi, filin' de Babilono Kiun pereo nepra plagos, Benata, kiu pro l' malbono Al ni pagata, al vi pagos! 9. Benata estu, kiu metos Sur vin revenĝe siajn manojn, Kaj kaptos kaj frakase ĵetos Al roko viajn suĉinfanojn! Scripture: Psalm 137:1 Languages: Esperanto
TextAudio

En animsufero, meze de dolor' (versoj 6.5.6.5)

Author: Heinrich Siegmund Oswald; Frances Elizabeth Cox; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #119a Tune Title: BEMERTON First Line: En animsufero, meze de dolor' Lyrics: 1. En animsufero, Meze de dolor', Dion kun espero Fidu via kor'. 2. Vidas ĉiun ploron, Ĉion scias Di'; Vian kordoloron Sentas ankaŭ li. 3. Se en agonio Ĝemas la anim', Preĝu vi al Dio, Fidu lin sen tim' 4. Ĉian kordoloron, Kiun sentas vi — Larmojn kaj angoron — Foren viŝos li. 5. Kion ni suferas Sur la tera voj', Plene ja superos Enĉiela ĝoj'. 6. Ho Savinto, donu Amon nun al ni; Per favoro kronu, Tiru nin al vi. Topics: Faith in Afflictions
TextAudio

Ho Jesuo, staru meze inter ni

Author: William Pennefather, ca. 1855; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #180 Tune Title: BEMERTON Lyrics: 1. Ho Jesuo, staru meze inter ni, Kaj dum la kunveno apudrestu vi. 2. Regu la Spirito nun en ĉiu kor’. Pelu ĉian timon kaj ĉagrenon for. 3. Ni kun freŝa fido iru sur la voj’; Tagon atendante de eterna glor’. Topics: Beginning of Service; Call to Worship Scripture: Luke 24:36 Languages: Esperanto
TextAudio

Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' (kun refreno)

Author: William John Downes Hymnal: THCFinal #148 Tune Title: BENDEMEER'S STREAM First Line: Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' Refrain First Line: Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di' Lyrics: 1. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel'; Formortas neniam de laŭdo la son'. De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord' Samcele kunsonas al Di' sur la tron'. Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di', La Patro amata, sindona Sinjor'. Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'. 2. Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi Eternan honoron pro Via ofer'. Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor' Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'. Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di', La Patro amata, sindona Sinjor'. Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'. 3. Ho, kia miraklo de amo kaj grac', Ke Dio en Kristo suferis por ni! Kun Li krucumitaj, liberaj de pek', Ni vivas eterne, gefiloj de Di'! Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di', La Patro amata, sindona Sinjor'. Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'. Topics: Glorifying with the angels Scripture: 2 Chronicles 29:30 Languages: Esperanto
TextAudio

Dio, pli apud Vin

Author: Sarah Flower Adams; diversaj (mozaiko) Hymnal: THCFinal #96a Tune Title: BETHANY Lyrics: 1. Dio, pli apud vin, pli apud vin! Eĉ se per kruca voj’ vi levos min; Ĉio nur tiros min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 2. Se voje kovros min nokta kurten’, Sur tera lito, kun ŝtona kusen’; Sonĝoj venigu min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 3. Ĉio montriĝu nur ŝtup’ al ĉiel’, Kion alsendas vi kun ama cel’; Voku anĝeloj min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 4. Tiam laŭdkantos mi en frua hor’; Kreos Betelon el ŝtona dolor’; Kaj per sufero pli alproksimiĝos mi, Dio, al vi, Dio, al vi. 5. Se ĝoje flugos mi tra la eter’, Preter la sun’ kaj lun’ kaj stela sfer’; Kantos ankoraŭ mi, Dio, pli apud vi — Pli apud vi! Pli apud vi! Topics: Faith, Confidence in God
TextAudio

Ho eta urbo Betlehem'

Author: Phillips Brooks; W. Harvey Hymnal: THCFinal #174c Tune Title: BETHLEHEM Lyrics: 1. Ho eta urbo Betlehem'! Vi kuŝas en trankvil' En paco de sensonĝa dorm' sub milda stela bril'. Sed brilas tra la nokto eterna lumradi' : L' esperoj de la tuta mond' sin turnas nun al vi. 2. Maria naskis Kriston ; kaj supre anĝelar' Kun miro ame gardas lin, dum dormas la homar'. Matenaj steloj, kantu la naskon kun fier'! Al Dio estu gloro nun, kaj paco sur la ter'. 3. En trankvileco kaj silent' okazis lia ven' ; Kaj same al la homa kor' doniĝas ĉiu ben'. Ne aŭdas ni la venon ; sed al la peka mond', Se oni nur akceptos lin, li venos je respond'. 4. Ho Sankta Beb' el Betlehem'! Ni preĝas el la kor': Naskiĝu vi jam nun en ni kaj pekon pelu for. La sankta anĝelaro ĝojegas en ĉiel' ; Ho venu kaj restadu nun kun ni, Emanuel'! Topics: Christmas Scripture: Matthew 2:6

Pages


Export as CSV