35. Anĝeloj, venu el ĉiel'

1. Anĝeloj, venu el ĉiel'.
Eja, eja.
Zúzani, zúzani, zúzani.
Alvenu el ĉiela hel'.
Haleluja, haleluja.
Naskiĝis Krist' el Maria.

2. Alvenu ne sen muzikil'.
Eja, eja.
Zúzani, zúzani, zúzani.
Muziku al la Dia fil'.
Haleluja, haleluja.
Naskiĝis Krist' el Maria.

3. La bebon laŭdu per trombon',
Eja, eja.
Zúzani, zúzani, zúzani.
per tubjo, korno, klarion'.
Haleluja, haleluja.
Naskiĝis Krist' el Maria.

4. Tintilon veku kun bekflut',
Eja, eja.
Zúzani, zúzani, zúzani.
kun sistro, liro kaj liut'.
Haleluja, haleluja.
Naskiĝis Krist' el Maria.

5. Tiele ĝoju, anĝelar'.
Eja, eja.
Zúzani, zúzani, zúzani.
Jubilu same, kristanar'.
Haleluja, haleluja.
Naskiĝis Krist' el Maria.

Text Information
First Line: Anĝeloj, venu el ĉiel'
Title: Anĝeloj, venu el ĉiel'
German Title: Vom Himmel hoch, o Engel kommt
Author: Anonima germana karolo
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Tune Information
Name: SUSANI
Composer: Anonima germana karolo (XVI)
Source: Anonymous German carol, 16th century (Cologne, 1623)



Media
MIDI file: Susani

Suggestions or corrections? Contact us