Author: Anonymous; John Francis Wade; Montagu Christie Butler; Frederick Oakeley Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #20 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta First Line: Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj Refrain First Line: Ni venu kaj adoru Lyrics: 1. Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj.
Venu, ho venu vi al Betlehem'!
Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj!
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
2. Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
Tamen naskita el la virgulin';
Dio en vero, Die generita:
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
3. Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara;
kantu la aŭloj de ĉielo mem:
“Gloro al Dio en supera alto!”
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
4. Ame ni danku al la Dia Bebo,
Kies naskiĝon gaje festas ni:
Vorto eterna, nun enkarniĝinta:
Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'! Topics: Christmas Scripture: Luke 2:15 Languages: Esperanto Tune Title: ADESTE FIDELES
Alestu, fidelaj