Text Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:texts

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 1 - 10 of 290Results Per Page: 102050
TextAudio

Dio, pli apud Vin

Author: Sarah Flower Adams; diversaj (mozaiko) Appears in 4 hymnals Lyrics: 1. Dio, pli apud vin, pli apud vin! Eĉ se per kruca voj’ vi levos min; Ĉio nur tiros min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 2. Se voje kovros min nokta kurten’, Sur tera lito, kun ŝtona kusen’; Sonĝoj venigu min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 3. Ĉio montriĝu nur ŝtup’ al ĉiel’, Kion alsendas vi kun ama cel’; Voku anĝeloj min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 4. Tiam laŭdkantos mi en frua hor’; Kreos Betelon el ŝtona dolor’; Kaj per sufero pli alproksimiĝos mi, Dio, al vi, Dio, al vi. 5. Se ĝoje flugos mi tra la eter’, Preter la sun’ kaj lun’ kaj stela sfer’; Kantos ankoraŭ mi, Dio, pli apud vi — Pli apud vi! Pli apud vi! Topics: Faith, Confidence in God Used With Tune: BETHANY Text Sources: HE 100
TextAudio

Dio graca, Dio glora

Author: Ros' Haruo; Harry Emerson Fosdick Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. Dio graca, Dio glora, sur nin povon verŝu Vi! El burĝon' al vivo flora kresku via eklezi'! Donu saĝon kaj kuraĝon, ke la horon frontu ni! 2. Ĉirkaŭ ni, kun malestimo, malbonuloj mokas Vin. El katenoj de la timo, liberige voku nin. Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni vivu laŭ destin'. 3. Ni frenezas plu milite — venku nin per Via pac'! Aĵe riĉaj, sed spirite mankaj; venu jam kurac'! Donu saĝon kaj kuraĝon, nin celumu per la grac'! 4. Metu nin sur altajn lokojn, armu niajn vivojn per Kristaj gracoj, ke alvokojn ni respondu por liber' Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni servu vin sur ter'. 5. Savu nin el rezignemo pri malbonoj en la mond': Via savo estu premo instiganta al respond'. Donu saĝon kaj kuraĝon, ke utilu nia rond'! Topics: Church of God Mission Used With Tune: REGENT SQUARE
TextAudio

En lando malproksime for

Author: Cecil Frances Alexander; Adela Ŝefer Appears in 7 hymnals Lyrics: 1. En lando malproksime for, sur verda monta pint', krucume mortis la Sinjor', de l' mondo la Savint'. 2. Ha! nedireble premis lin doloroj kaj sufer'! Li mortis, ĉar li amis nin kaj ĉiun sur la ter'. 3. Por nia savo mortis li, pardono al homar'; por ke ĉielon iru ni tra ora portalar'. 4. Li sola povis doni sin por helpi nin al bon'; li sola povas gvidi nin al glora Dia tron'. 5. Ho, kare, kare amis li, kaj elaĉetis nin! Al lia sango fidu ni kaj ĉiam amu lin. Topics: Passion Scripture: Mark 15:22-24 Used With Tune: HORSLEY Text Sources: HE 55
TextAudio

Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj

Author: Paul Gerhardt (ĉ. 1653-56); Hans Amund Rosbach Appears in 6 hymnals Lyrics: 1. Flugu, kor’, per ĝoj-flugiloj! Super ter’ / en l’ aer’ Kantas anĝel-miloj. Venu, aŭdu, per la kanto Vokas Di’ / nun al vi: „Venis la Savanto!” 2. En kristnaska nokta horo Venis el / la ĉiel’ Tiu la trezoro. Por nin savi el la morto Kaj mizer’ / al la ter’ Venis Dia Vorto. 3. Ĉu nin Dio do malamas? Tute ne, / vidu, ke Lia amo flamas. Li ja venas nun por porti Kiel hom’ / ĉion krom Propra pek’, kaj morti. 4. En la trogo nun Li kuŝas, Vokas al / sia stal’ Nin kaj korojn tuŝas. „Karaj fratoj, peko via Kaj la pun’ / kuŝas kun Mi en trogo mia.” 5. Are, ope nun rapidu Ĉiu hom’ / al la dom’, La Savanton vidu! Vi ne timu; Lia stelo Vojon al / Lia stal’ Montras de l’ ĉielo. 6. Kiu en mallumo iras: Jen la voj’ / al la ĝoj’, Kiu vin ektiras Al la lumo de l’ Sinjoro. En la flam’ / de la am’ Ĉesos ĉiu ploro. 7. Nun la kanton pri l’ Sinjoro Aŭdu vi. / Laŭd’ al Di’ Eĥu en adoro. Eĥu ĉiam tiu kanto De l’ anĝel’ / sur ĉiel’: „Venis la Savanto!” Topics: Christmas Used With Tune: EBELING Text Sources: AK 38
TextAudio

Hom-animoj! Kial ŝafe

Author: Frederick William Faber; Florence Harriet Hanbury Appears in 4 hymnals First Line: Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim' Lyrics: 1. Hom-animoj! Kial ŝafe kuri disen pro ektim', stulte vagi for de amo profundega kaj sen lim'? 2. Ĉu duone tiel dolĉe vokis iam ajn paŝtist', kiel al piedoj Siaj vokaj nin Jesuo Krist'? 3. Tiel vasta kiel maro estas Dia pardonem'; kaj pli milda Lia justo ol la homa tolerem'. 4. La ĉielo akre sentas la malĝojon de la ter'; niajn malfortaĵojn juĝas kun kompata malsever'. 5. Amo Dia pli ampleksas, ol mezuras homa mens'. Kaj mirinde amaj estas Dia koro, Dia pens'. 6. Pro la sango de Jesuo nin pardonas Dia grac'. El sufero de la Kapo por la membroj venas pac'. 7. Do kun pento proksimiĝu, kaj neniam dubu plu, sed akceptu plen-konfide sin-oferon de Jesu'. 8. Se ni amus Lin pli simple, se Lin fidus nia kor', niaj vivoj sune brilus en la ĝojo de l' Sinjor'. Topics: HE 71 = Ad 442 Used With Tune: CROSS OF JESUS
TextAudio

Ho ĝoja son'!

Author: Philip Doddridge; Leonard Ivor Gentle Appears in 3 hymnals First Line: Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Lyrics: 1. Ho ĝoja son'! aŭskultu vi, Nun venas la Sinjor'; Preparu kanton ĉiu lang', Kaj tronon ĉiu kor'. 2. Li venas savi al homar' El jugo de Satan'; Katenojn ferajn rompas li Per ĉiopova man'. 3. Li venas al la mizerul', Lin levas el dolor', Kaj ankaŭ al la humilul' Li venas kun favor'. 4. Ho Princ' de Paco, gloru ni Al via kara nom'; "Hosana"! ĝoje sonu nun De ĉiu danka hom'. Topics: Advent Used With Tune: ST. SAVIOUR Text Sources: EH 21
TextAudio

Aŭdu! forta voko sonas

Author: Giles Leigh Browne; Edward Caswall (1814-1878) Appears in 5 hymnals Lyrics: 1. Aŭdu! forta voko sonas: Kristo proksimestas nun. Foren ĵetu noktinkubojn Vi infanoj de la sun'! 2. Ho vekiĝu pro l' admono! Sklavo monda, levu vin: Kristo, pekon forĉasante, Sun' matena, montras sin! 3. Jen Savonto atendita El ĉielo kun pardon', Ni rapidu do kun pento Al akcepto de la don'. 4. Estu beno, povo, gloro, Al la patro, al la Fil', Kun Spirito la eterna, Dum jarmiloj post jarmil'. Used With Tune: LAUS DEO
TextAudio

Hom-frato, amu kore fraton vian

Author: John Greenleaf Whittier; Montagu Christie Butler Appears in 3 hymnals First Line: Hom-frato, amu kore fraton vian! Lyrics: 1. Hom-frato, amu kore fraton vian! Ĉar paco fontas el la kompatem'. Adori estas: ami fraton sian; Himnado, preĝ': rideto, bon-farem'. 2. La religio, kiun Kristo konas, Al kor-rompitoj venas kun esper'; Perditojn trovas; helpon ame donas Al orfoj kaj vidvinoj en mizer'. 3. Sekvadu do al sankta la ekzemplo De Lia bon-farado kaj hom-am'. La mondo estos vasta Dia templo; La tuta vivo: ĝoja danko-psalm'. 4. Milito mortos tiam de la tero, Katenoj krevos per la Dia grac'. Fortretos am' la fajron de kolero, Kaj tie plantos arbon de la pac'. Topics: Human Brotherhood; Unity and Peace Scripture: Ephesians 5:1-2 Used With Tune: WELWYN
TextAudio

En la vintromezo

Author: Christina Rossetti; Leonard Ivor Gentle Appears in 2 hymnals First Line: En la vintromezo Muĝis frosta vent' Lyrics: 1. En la vintromezo Muĝis frosta vent', Ter' al fer' ŝanĝiĝis, Akvo al arĝent'; Neĝo ĉion kovris, Blankis la kampar', En la vintromezo De pasinta jar'. 2. Tutan universon Kreis Dia man'; Tamen li alprenis Formon de infan'. Kuŝis en staltrogo Ĉe naskiĝa hor' Dio Ĉiopova, Kristo, la Sinjor'. 3. Dum anĝeloj sanktaj Laŭdis super ter', Kantoj de serafoj Ŝvebis en aer'; Sube la Patrino, En animtrankvil', Donis aman kison Al la kara fil'. 4. Kion mi donacu, Kvankam malriĉul'? Se mi havus gregon, Ŝafidon sen makul'; Riĉon mi ne havas, Mankas al mi or'. Donos mi la eblon — Amon de la kor'. Topics: Christmas Used With Tune: CRANHAM Text Sources: HE 33 = EH 23
TextAudio

El la oriento venis saĝular'

Author: Godfrey Thring; Agnes B. Deans Appears in 3 hymnals Lyrics: 1. El la oriento venis saĝular' Al la infaneto, Reĝo de l' homar'. Ili vidis lumon nokte sur ĉiel': Venis kondukataj de gvidanta stel'. 2. En humila hejmo ili trovis Lin, Kaj kun adorado teren klinis sin. Ho, mirinda lumo, kiu el ĉiel' Ilin kondukadis: Dia gvida stel'! 3. Nur en fojna trogo kuŝis Vi, Sinjor'; Tamen super ĉio reĝas nun en glor'. Sed ankoraŭ multaj vivas en malhel': Ilin ankaŭ lumu Via gvida stel'. 4. Ĉiujn forvagantojn revenigu Vi; Helpu perdiĝantojn Via lum-radi'. Al la nesciantoj pri la vivo-cel' Donu klaran lumon — brilu Via stel'. 5. Tra malluma nokto daŭre gvidu Vi Per la sava lumo de l' evangeli'. Voku ĉiun genton hejmen al ĉiel'; Ame kondukadu per gvidanta stel'. Topics: Epiphany Scripture: Matthew 2:1-2 Used With Tune: EVELYNS Text Sources: HE 40 = Ad 267

Pages


Export as CSV