Author: Isaac Watts; William John Downes Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #173 Lyrics: 1. Ho Dio, tra jarmiloj Vi
Fidele helpis nin;
Do, prave kun espero ni
Persistos ĝis kulmin'.
2. Se ŝtormoj venos kun minac',
Ŝirmilo estos Vi;
Sufiĉaj Via brak' kaj grac';
Timigos nin neni'.
3. Jam antaŭ ol aperis ter',
Ĉielo, aŭ la mar',
Ekzistis Vi en la mister'
De l' Dia potencar'.
4. Ĉe Vi eonoj pasas for
Simile al vesper';
Aŭ al la lasta nokta hor'
Je l' brila sun-aper'.
5. Simile al rivera flu'
La tagoj glitas for,
Kaj restas en memor' ne plu,
Kiel sonĝo je l' aŭror'.
6. Ho Dio, tra jarmiloj Vi
fidele helpis nin.
Tra ĉia sort' nin gardu, Di',
Ĝis glora la destin'. Topics: Ever-Faithfulness of God Languages: Esperanto Tune Title: ST. ANNE
Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin