Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 91 - 100 of 415Results Per Page: 102050
TextAudio

Dio graca, Dio glora

Author: Harry Emerson Fosdick; Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #93 Tune Title: CWM RHONDDA Lyrics: 1. Dio graca, Dio glora, sur nin povon verŝu Vi! El burĝon' al vivo flora kresku via eklezi'! Donu saĝon kaj kuraĝon, ke la horon frontu ni, Ke la nunan horon frontu ni! 2. Ĉirkaŭ ni, kun malestimo, malbonuloj mokas Vin. El katenoj de la timo, liberige voku nin. Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni vivu laŭ destin' Ke ni venke vivu laŭ destin'. 3. Ni frenezas plu milite — venku nin per Via pac'! Aĵe riĉaj, sed spirite mankaj; venu jam kurac'! Donu saĝon kaj kuraĝon, nin celumu per la grac', Nin celumu per paciga grac'! 4. Metu nin sur altajn lokojn, armu niajn vivojn per Kristaj gracoj, ke alvokojn ni respondu por liber' Donu saĝon kaj kuraĝon, ke ni servu vin sur ter', Ke ni servu vin sur nia ter'. 5. Savu nin el rezignemo pri malbonoj en la mond': Via savo estu premo instiganta al respond'. Donu saĝon kaj kuraĝon, ke utilu nia rond', Ke al vi utilu nia rond'! Topics: Church of God Mission Languages: Esperanto
TextAudio

Ĉiam obeantaj al la Di-komand'

Author: Philip Paul Bliss; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #71 Tune Title: DANIEL'S BAND Lyrics: 1. Ĉiam obeantaj al la Di-komand', Vivu la herooj de la Daniela Band'! Havu la kuraĝon esti Daniel', Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'. 2. Pro timemo mankas granda fortular', kiu devus esti en la Danielanar'. Havu la kuraĝon esti Daniel', Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'. 3. Multe da gigantoj en la tuta land' falus ĉe renkonto kun la Daniela Band'. Havu la kuraĝon esti Daniel', Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'. 4. Brave kontraŭstaru eĉ al diablar'; levu la standardon de la Danielanar'. Havu la kuraĝon esti Daniel', Sole kaj senkaŝe iri rekte al la cel'. Topics: Courage; Fervor Languages: Esperanto
Text

Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel'(o)

Author: Anonima; Clarence Bicknell Hymnal: THCFinal #170g Tune Title: DANIEL'S TUNE First Line: Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel­° Lyrics: 1. Ho anĝeloj, la Sinjoron adoradu en ĉiel°! Ĝoje laŭdu lian gloron suno, luno, ĉiu stel'! ————— Laŭdu lin, ĉar li regadas, de la universo Reĝ°, Kaj la mondoj obeadas al konstanta lia leĝ'. 2. Laŭdu pri la gloro Dia! Ne pereos lia vort°; Venkos sanktularo lia; neniiĝos peko, mort'. ————— Estu lia pov' laŭdata de l' ĉiela anĝelar°; Lia nomo adorata de la tuta kreitar'. Topics: Praise to God
TextAudio

Dia vort', el Dia sfer'

Author: Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #89 Tune Title: DANKET GOTT, DENN ER IST GUT Lyrics: 1. Dia Vort', el Dia sfer' saltis Vi al nia ter'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 2. Krist', el Via Dia hal' venis Vi al tia stal'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 3. Hom' fariĝis Vi por ni, ke la hom' fariĝu Di'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. 4. Do plenigu, ho Sinjor', nin per Via Dia glor'. Nin klinante antaŭ Vi, Vin, Di-Fil', adoras ni. Topics: Christmas; Incarnation of God Scripture: John 1:14 Languages: Esperanto
TextAudio

Dio min paŝtas

Author: Albrecht Kronenberger Hymnal: THCFinal #95 Tune Title: DIO MIN PAŜTAS Lyrics: 1. Dio min paŝtas. Bona manĝaĵ' el la verdaj herbejoj de Di'. Viva pan', viviga pan': la korpo de Krist'. Kia dono de Dio, la paŝtist'! Kia dono de Dio, la paŝtist'! 2. Dio min paŝtas. Bona manĝaĵ' el la fonto abunda de Di'. Sava vin', saviga vin': la sango de Krist'. Kia dono de Dio, la paŝtist'! Kia dono de Dio, la paŝtist'! Topics: Eucharist Bread and Wine Languages: Esperanto
TextAudio

Donu la manon, ĉar samas nia cel'

Author: Nekonata; Åke Ahlrén Hymnal: THCFinal #104 Tune Title: DO LORD Lyrics: Donu la manon, ĉar samas nia cel’. Donu la manon, ni iras al ĉiel’. Lasu neglekte la diferencojn, ĉar: Unu Majstro, unu fratar’! Topics: Humanity; Unity Languages: Esperanto
TextAudio

Doksologio

Author: John Cyprian Rust Hymnal: THCFinal #134 Tune Title: DOKSOLOGIO First Line: Estu nun laŭdata Dio Lyrics: Estu nun laŭdata Dio Ĉiam, ĉie, kaj de ĉio; Sur la tero de l’ homaro; De l’ ĉiela anĝelaro. Estas li vivdona fonto, La beninto kaj benonto, Patro, Filo, kaj Spirito: Laŭdu lin sen intermito. Topics: Doxologies Scripture: Psalm 69:34 Languages: Esperanto
TextAudio

Humilege pro ĉi tio

Author: D. H. Lambert Hymnal: THCFinal #212 Tune Title: DOKSOLOGIO Lyrics: Humilege pro ĉi tio Danku ni al sankta Dio; Kaj pro ĉio ricevita Estu lia nom' benita. Topics: Table Grace Languages: Esperanto
TextAudio

Kun ama zorgo paŝtas min

Author: Henry Williams Baker; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #286a Tune Title: DOMINUS REGIT ME Lyrics: 1. Kun ama zorgo paŝtas min La ĉiam bona Dio; Mi estas Lia, mia Li, Kaj mankas ja nenio. 2. Sur ĉiamverdaj kampoj mi Ripozon dolĉe ĝuas, Kaj kie Li kondukas min, Trankvilaj akvoj fluas. 3. Vaginte de la vojo for, Mizere mi ekmortis; Sed Li, serĉinte, trovis min, Kaj hejmen ĝoje portis. 4. Eĉ ombran valon de la mort' Trairos mi sentime; Kunestas Vi, kaj per baston' Fortigos min anime. 5. Vi kovras tablon antaŭ mi, Plenigas la kalikon, Oleon verŝas por la kap', Hontigas malamikon. 6. En daŭro de la tuta viv' Bezonos mi neniam; Pro Difavoro restos mi En Lia domo ĉiam. Topics: The Good Shepherd Scripture: Psalm 23
TextAudio

Animo, levu kanton

Author: Paul Gerhard; Adolf Burkhardt Hymnal: THCFinal #36 Tune Title: DU MEINE SEELE, SINGE Lyrics: 1. Animo, levu kanton de ĝojo kaj admir' Por laŭdi la reganton de ĉiu viva spir'! La Estron supre glori fariĝu sol-motiv' Por kredi kaj labori dum tuta mia viv'. 2. Feliĉaj, kiuj konas la Dion de Jakob' Kaj sin al li transdonas por juĝo aŭ aprob'! Plej bona ĉi elekto, plej bela ĉi trezor'! Eterne sen difekto teniĝas mens' kaj kor'. 3. Ho kia Di-potenco, neelĉerpebla fort'! Ĝin pruvas, de l' komenco, la verk' de l' krea Vort' : De l' tero abundego; ĉielo kaj stelar'; De l' fiŝoj granda grego en vasta, brua mar'. 4. Maljuston li elbaras kaj celas nur al bon' Por ili, kiuj staras kun fid' ĉe lia tron'. Promesojn li plenumas kun ĝoj' laŭ propra vol'; Al subprematoj lumas per helpo kaj konsol'. 5. En mort-danĝer' disponas Li sav-eblecojn mil, Kaj prete manĝon donas al malsatanta fil'. Ruĝigas li la vangojn eĉ per modesta pan'; Malliberejajn stangojn disrompas lia man'. 6. Tro feblas mia preĝo por lia inda glor'. Li sola estas reĝo, mi — nur velkinta flor'. Sed ĉar mi apartenas al lia famili', Laŭpove nun mi benas la Nomon nur des pli. Topics: Praise to God Scripture: Psalm 103:1 Languages: Esperanto

Pages


Export as CSV