Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 81 - 90 of 740Results Per Page: 102050
TextAudio

Bonvenon al vi, haleluja!

Author: Anonima Hymnal: THCFinal #53 Lyrics: 1. Bonvenon al vi, haleluja! Ni ĝojas kun vi, haleluja! Salutas ni vin, haleluja! Dio kun vi! 2. Adiaŭ al vi, haleluja! Ni tristos post vi, haleluja! Adiaŭ al vi, haleluja! Dio kun vi! Topics: Greetings; Farewell Languages: Esperanto Tune Title: BONVENON
TextAudio

Burĝonis roz-arbedo

Author: Guido Holz; Kloster Kirchberg Hymnal: THCFinal #54 Lyrics: 1. Burĝonis roz-arbedo el delikata sin' laŭ olda kant-heredo, Jiŝaj la origin'; ekĝermis ĉarma flor' dum frosta vintro-tempo je noktomeza hor'. 2. El virgulin' beata, mirinda roz-arbed', elvenis flor' benata laŭ diro de profet'. Laŭ sankta Di-ordon' ŝi naskis infaneton por nia sav' kaj bon'. 3. Kaj ĉi floreto belas, amindas per parfum'; la nokton ĝi forpelas per sia brila lum', nin helpas el mizer', el pek' kaj morto savas; Li, hom' kaj Di' en ver'. Topics: Christmas Scripture: Isaiah 11:1 Languages: Esperanto Tune Title: ES IST EIN' ROS'
TextAudio

Cedu kaj sciu

Author: Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #55 Lyrics: 1. Cedu, kaj sciu : Mi estas Dio, Cedu, kaj sciu : Mi estas Dio, Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Di'. 2. Mi estas via resaniganto, Mi estas via resaniganto, Mi estas via resanigant'. 3. Silentu, kaj sciu: Mi estas Di'; Silentu, kaj sciu: Mi estas Di'; Silentu, kaj sciu, ke Mi estas Di'. Topics: Faith, Confidence; Tranquility Scripture: Psalm 46:10 Languages: Esperanto Tune Title: BE STILL AND KNOW
TextAudio

Ĉar Dio, la Paŝtisto mia

Author: Clarence Bicknell Hymnal: THCFinal #56 Lyrics: 1. Ĉar Dio, la Paŝtisto mia, herbejojn verdajn donas, min ripozigas en trankvilo; nenion mi bezonas. 2. Li min anime kvietigas, defendas en danĝero, kondukas min pro sia nomo laŭ vojo de la vero. 3. Eĉ kiam tra malluma valo de morto mi promenos, ne timos mi, ĉar vi kunestas, bastone min subtenos. 4. Por mi eĉ antaŭ malamikoj vi tablon plena faras; la kapon ŝmiras per oleo, kaj vinon vi ne ŝparas. 5. La Di-favoro min sekvados dum ĉiu vivo-horo, kaj poreterne mi loĝados la domon de l' Sinjoro. Scripture: Psalm 23 Languages: Esperanto Tune Title: WILTSHIRE
TextAudio

Ĉarma Krist-vesper'!

Author: Elias Blix (1836-1902); Hans Amund Rosbach Hymnal: THCFinal #57 Lyrics: 1. Ĉarma Krist-vesper'! Aŭdu: en l' aer' Sonas de l' anĝela ĥoro, Kiel en naskiĝa horo, La tutsama kant': „Venas la Savant'!” 2. Ĉarma Krist-vesper'! Jen al nia ter' Nun Jesuo Krist' alvenas, Nin per Sia paco benas, Kiel en ĉiel' Ĝuas ĝin anĝel'. 3. Ĉarma Krist-vesper'! Dion laŭdu per Brila, sankta flamo klara, Kiu el loĝej' homara Donas signon pri Nia fid' al Di'. 4. Ĉarma Krist-vesper'! En plej alta sfer' La anĝeloj Dion laŭdas, Ĉar la tuta tero aŭdas Pri la ĝoj' de Di' — Kantu ankaŭ ni! Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: SEELENBRÄUTIGAM
TextAudio

Ĉarma la tero

Author: Bernhard Severin Ingemann; Magda Carlsson; Diversaj Hymnal: THCFinal #58 First Line: Ĉarma la tero, dolĉa la ĉielo Lyrics: 1. Ĉarma la tero, dolĉa la ĉielo, bela migro de la anim'. Tra la belegaj regnoj ni iras, ĝis sin malfermos sankta lim'. 2. Tempoj sinsekvas, homo-vivoj pasas, post mortint' venas la vivant'. Ĉesas neniam sono ĉiela en pilgrimanta ĝoja kant'. 3. Kantis anĝeloj iam por paŝtistoj, sonis ĉiele al tiuj ĉi: 'Pacon al tero, Homo, vi ĝoju'. Savanto venis nun al ni. Topics: Beauty of the earth; Pilgrimage; Christmas Languages: Esperanto Tune Title: ST. ELIZABETH
TextAudio

Ĉe arktaj neĝo-montoj

Author: Reginald Heber; Agnes Burton Deans Hymnal: THCFinal #59 Lyrics: 1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient', Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident'; ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar', nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'. 2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor', troviĝas ja malbono nur en la homa kor': kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon'; li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'. 3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'? "Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!" sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'. 4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi, ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'. Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni, Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li. Topics: Missionary Labor Scripture: Mark 16:15 Languages: Esperanto Tune Title: MISSIONARY HYMN
TextAudio

Ĉe arktaj neĝo-montoj

Author: Reginald Heber; Agnes Burton Deans Hymnal: THCFinal #59a Lyrics: 1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient', Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident'; ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar', nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'. 2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor', troviĝas ja malbono nur en la homa kor': kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon'; li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'. 3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'? "Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!" sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'. 4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi, ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'. Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni, Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li. Topics: Missionary Labor Scripture: Mark 16:15 Tune Title: AURELIA
TextAudio

Ĉe arktaj neĝo-montoj

Author: Agnes Burton Deans; Reginald Heber Hymnal: THCFinal #59b Lyrics: 1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient', Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident'; ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar', nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'. 2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor', troviĝas ja malbono nur en la homa kor': kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon'; li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'. 3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'? "Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!" sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'. 4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi, ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'. Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni, Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li. Topics: Missionary Labor Scripture: Mark 16:15 Tune Title: GREENLAND (Clark)
TextAudio

Ĉe arktaj neĝo-montoj

Author: Agnes Burton Deans; Reginald Heber Hymnal: THCFinal #59c Lyrics: 1. Ĉe arktaj neĝo-montoj, hom-plena orient', Afrikaj sunaj fontoj, proksima okcident'; ĉe valo kaj kamparo, rivero kaj arbar', nin vokas gefrataro en ĉenoj de erar'. 2. Nin ravas birda sono, allogas ĉiu flor', troviĝas ja malbono nur en la homa kor': kaj vane riceviĝas de l' homo ĉiu bon'; li blinde genuiĝas al ligno kaj al ŝton'. 3. Ĉiele lum-benitaj, ĉu rifuzadu ni al homoj nesavitaj la scion pri l' Mesi'? "Vin savis Krista amo, akceptu lin en ver'!" sonadu la proklamo en ĉiu land' sur ter'. 4. Ruliĝu, mara ondo, kaj ventoj, blovu vi, ke venku tra la mondo la Krist-evangeli'. Ĝis laŭ fervora preĝo revenos Krist' al ni, Savinto, Dio, Reĝo — kaj ĉie regos li. Topics: Missionary Labor Scripture: Mark 16:15 Tune Title: WEBB

Pages


Export as CSV