Author: Ros' Haruo Hymnal: TTT-Himnaro Cigneta #216 Hymnal Title: TTT-Himnaro Cigneta First Line: Dum estis mi lernanto, serĉadis mi sen ĉes' Lyrics: 1. Dum estis mi lernanto, serĉadis mi sen ĉes'
Mi petis Dian helpon, kaj venis la sukces'.
Iru, diru sur la montoj, trans la montetoj kaj kie ajn,
Iru, diru sur la montoj: Naskiĝis nia Jesu'.
2. Ĉe-grege la paŝtistoj deĵoris sub la lun',
Jen el la alt' ĉiela ekbrilis sankta lum'.
Iru, diru sur la montoj, trans la montetoj kaj kie ajn,
Iru, diru sur la montoj: Naskiĝis nia Jesu'.
3. Li faris min gardisto sur alta urba mur',
Kaj se kristan' mi estas, la plej malgranda nur.
Iru, diru sur la montoj, trans la montetoj kaj kie ajn,
Iru, diru sur la montoj: Naskiĝis nia Jesu'.
4. Vidinte tiun lumon, sin klinis ili al
La Eternul' kaj kune forkuris al la stal':
Iru, diru sur la montoj, trans la montetoj kaj kie ajn,
Iru, diru sur la montoj: Naskiĝis nia Jesu'. Topics: Christmas Languages: Esperanto Tune Title: GO TELL IT
Iru, diru sur la montoj