Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 71 - 80 of 415Results Per Page: 102050
TextAudio

Who'd have thought the Lord Almighty

Author: Leland Bryant Ross Hymnal: THCFinal #566 Tune Title: CHEATING GAME Lyrics: 1: Tamar (Gen. 38: impersonates prostitute in order to get her father-in-law to impregnate her) Who'd have thought the Lord Almighty from all women on the earth Would have chosen Tamar the wily to prepare for Jesus' birth? But he chose her, and we laud her for her chutzpah and her brains, In gratitude we applaud her: Hallelujah! Jesus reigns! 2: Rahab (Jos. 2: traitor to her country, Jericho; bordellista) Who would dream the God of Moses, and of Joshua son of Nun, Would elect a Jericho harlot — and a traitor — for his Son To descend from? Yet he picked her! Praise the wisdom of his choice: Hallelujah! God is with us! Let us marvel and rejoice! 3: Ruth (Gen. 19: illegal alien descended from the incestuous survivors of Sodom) Who'd imagine, of all nations, God would call on Moab's aid To advance the cause of salvation? that a needed role played A widowed exile sprung from Sodom — and from incest — that her part Would be great-grandmother, in Israel, of a man after God's own heart? 4: Bathsheba (2 Sam. 11: she's cute; have him killed) Who would guess that when, in wartime, on her roof Bathsheba lay And occasioned maybe the worst crime in the annals of her day, God, the righteous Lord of Zion through that lust would vict'ry win, From their union bringing a scion who'd annihilate all sin. 5: Mary (Luke 1: the word on the street is, it was a Roman soldier) Who'd suppose a country girl such as Mary would attract The Creator of the whole world? But she did, and that's a fact. She conceived and bore a child by the Spirit of the Lord — Our Redeemer, "meek and mild", sharper than a two-edged sword! 6-8: Reprise Who'd believe that these five ladies, and so many nameless more, In God's great assault upon Hades would be called and chosen for The advancement to perfection of the Lord's ongoing plan By a process of election to bring forth the Son of Man? Mudstained cloth and damaged vessels are the means our Lord has used, Yet our sense of pride still wrestles with the meaning of these truths: Not the holy and the haughty, but the humble and the flawed — Be they prostitutes or monarchs — are the forebears of our God. Hallelujah, hallelujah, hallelujah, hallelu! Hallelujah, hallelujah, hallelujah, hallelu-hu-hu! So we sing their praises gladly, named and nameless, brash and shy, For the offspring of their body is the Apple of God's eye! Topics: Foremothers of Christ Scripture: Matthew 1 Languages: English
TextAudio

Ĉe l' glora Dia tron'

Author: J. Chandler; Ad. Ŝefer Hymnal: THCFinal #60 Tune Title: CHILDREN'S VOICES Lyrics: 1. Ĉe l' glora Dia tron', kun dolĉa harp-ludad', aŭdiĝas ĝoja son' de anĝelar-kantad': Haleluja! En laŭta kri' al alta Di': Haleluja! 2. Nun en la ĝoj-kantar' kuniĝu ankaŭ ni, ĉar de la infanar' akceptas laŭdon li. Haleluja! Jes, tie ĉi himnadu ni: Haleluja! 3. Instruu nin, Sinjor'; kompate helpu nin, ke ĉiu juna kor' en vero amu vin: Haleluja! Kantados ni per danka kri': Haleluja! 4. Aŭdiĝu via vort' de ĉiu sur la ter'; per ĝia sankta fort' foriĝu la mizer'; Haleluja! Kaj pli kaj pli laŭd-kantos ni: Haleluja! Topics: Youth Languages: Esperanto
TextAudio

Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas

Author: H. L. Turner; Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #217 Tune Title: CHRIST RETURNETH Refrain First Line: Kiom longe? Jesu', Sinjor', Lyrics: 1. Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas Kaj lumo la ombrojn de l' nokto trastrekas, Revenos Jesu' en pleneco de gloro Por akcepti la proprajn de l' mond'. Kiom longe? Jesu', Sinjor', Ĝis ni kantos en ĥor', "Li revenas! Haleluja! Haleluja, amen! Haleluja, amen!" 2. Aŭ eble tagmeze, aŭ eble krepuske, Aŭ eĉ en noktmeza mallumo embuske Signalos ekbril' ke revenas Jesuo Por akcepti la proprajn de l' mond'. Kiom longe? Jesu', Sinjor', Ĝis ni kantos en ĥor', "Li revenas! Haleluja! Haleluja, amen! Haleluja, amen!" 3. Kriante "Hosana!" descendos anĝeloj Kun gloraj sanktuloj el altaj ĉieloj; Kun graco kronanta la brovon, Jesuo Ekakceptos la proprajn de l' mond'. Kiom longe? Jesu', Sinjor', Ĝis ni kantos en ĥor', "Li revenas! Haleluja! Haleluja, amen! Haleluja, amen!" 4. Ho ĝojo, ho ravo! forpasi sen morto, Sen morbo — tuj savo! plej inda fin-sorto: Ascendi tra l' nuboj dum Kristo en gloro Akceptas la proprajn de l' mond'. Kiom longe? Jesu', Sinjor', Ĝis ni kantos en ĥor', "Li revenas! Haleluja! Haleluja, amen! Haleluja, amen!" Topics: Return of Christ Scripture: Mark 14:62 Languages: Esperanto
TextAudio

Estro de l' vivo, ĉiopova Dio

Author: Matthäus Apelles von Löwenstern; Clarence Bicknell; Philip Pusey Hymnal: THCFinal #132a Tune Title: CHRISTE SANCTORUM First Line: Estro de l' vivo, ĉiopova Dio! Lyrics: 1. Estro de l' vivo, ĉiopova Dio! Stelo de l' nokt', espero de l' nacio! Aŭdu la preĝojn el la eklezio, forta Reganto! 2. Vidu! La ŝipon ondoj ĉirkaŭprenas. Vidu! Standardojn malamikoj tenas. Sagoj venenaj hejle sur nin venas. — Vi povas savi. 3. Ne helpas homoj, sed Vi nin protektos, kaj se ni pekos, patre nin korektos. Morto, infero, Viajn ne difektos. Donu la pacon, 4. pacon animan, malgraŭ diablaro, pacon interne de la Kristanaro, pacon en mezo de milit-preparo, trankviligantan. 5. Helpu nin venki en batal-danĝero. Donu al ĉiu vidon de la vero, kaj, kiam venis paco al la tero, pacon ĉielan. Topics: Peace and tranquility
TextAudio

Dum nokte gardis al ŝafar'

Author: Nahum Tate; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #110a Tune Title: CHRISTMAS Lyrics: 1. Dum nokte gardis al ŝafar' Ŝafistoj, laŭ la mor', Alstaris apud paŝtistar' Anĝelo meze gloro, Anĝelo meze glor'. 2. Ĉar teruriĝis tiu ar', Ne timu ! diris li, Sciigon bonan por homar' Venigas mi al vi, Venigas mi al vi. 3. Hodiaŭ jen en Bet-Leĥem, El David famili', Naskita estas Kristo mem, Savanto nun por vi, Savanto nun por vi. 4. La sanktan bebon trovos vi, Jen signo — en humil' En stala trogo kuŝas ĝi, La vera Dia Filo, La vera Dia Fil'. 5. Subite estis kun l' anĝel' Armeo en aer' Laŭdante Dion en ĉiel', Dirante super tero, Dirante super ter': 6. Al Dio en ĉielo, glor', Kaj paco sur la ter', De nun al homoj Di-favor' — Savigo kaj espero, Saviĝo kaj esper'. Topics: Christmas
TextAudio

Dum ŝafistoj gardis gregon

Author: Nahum Tate; Liland Brajant Ros'; Liland Brajant Ros' Hymnal: THCFinal #112 Tune Title: CHRISTMAS Lyrics: 1. Dum ŝafistoj gardis gregon je la noktomeza horo, Jen anĝelo venis el Ĉiel’, kaj ĉirkaŭbrilis gloro, Kaj ĉirkaŭbrilis glor’. 2. “Ne timu!” diris li, ĉar teruris ilin ĉagrenego; “Al vi kaj ĉiuj homoj mi rakontas pri benego, Rakontas pri beneg’. 3. Al vi en reĝa Bet-Leĥem’ naskiĝis Davidido: La Savonto, Kristo, la Sinjor’ — jen signo por algvido, Jen signo por algvid’: 4. La ĉielan Bebon trovos vi, videblan en humilo, Vinditan per ĉifona tuk’, kun trogo por lulilo, Kun trogo por lulil’ 5. Tiel finparolis la seraf’, kaj tuj aperis ĥoro Laŭdanta per la jena kant’ al Dio la Sinjoro, Al Dio la Sinjor’: 6. “Ĉia gloro al Plejalta Di’, kaj al la tero paco, Kaj Di-favoro al la homar’, eterne sava graco, Eterne sava grac’!” Topics: Christmas Languages: Esperanto
TextAudio

Ho eta urbo Betlehem'

Author: Phillips Brooks; W. Harvey Hymnal: THCFinal #174b Tune Title: CHRISTMAS CAROL Lyrics: 1. Ho eta urbo Betlehem'! Vi kuŝas en trankvil' En paco de sensonĝa dorm' sub milda stela bril'. Sed brilas tra la nokto eterna lumradi' : L' esperoj de la tuta mond' sin turnas nun al vi. 2. Maria naskis Kriston ; kaj supre anĝelar' Kun miro ame gardas lin, dum dormas la homar'. Matenaj steloj, kantu la naskon kun fier'! Al Dio estu gloro nun, kaj paco sur la ter'. 3. En trankvileco kaj silent' okazis lia ven' ; Kaj same al la homa kor' doniĝas ĉiu ben'. Ne aŭdas ni la venon ; sed al la peka mond', Se oni nur akceptos lin, li venos je respond'. 4. Ho Sankta Beb' el Betlehem'! Ni preĝas el la kor': Naskiĝu vi jam nun en ni kaj pekon pelu for. La sankta anĝelaro ĝojegas en ĉiel' ; Ho venu kaj restadu nun kun ni, Emanuel'! Topics: Christmas Scripture: Matthew 2:6
TextAudio

Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius); Gerrit Berveling Hymnal: THCFinal #15 Tune Title: CHRISTUM WIR SOLLEN LOBEN SCHON First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' Lyrics: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter' ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'. Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp' por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'. Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel', knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin. Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' : la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'. En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' — kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'. Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' : per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'. Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di' kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'. Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' — kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'. Topics: Christmas Languages: Esperanto
Text

A solis ortus cardine

Author: Cælius Sedulius Hymnal: THCFinal #594 Tune Title: CHRISTUM WIR SOLLEN LOBEN SCHON Lyrics: 1 A solis ortus cardine adusque terrae limitem Christum canamus Principem, natum Maria Virgine. 2 Beatus auctor saeculi servile corpus induit, ut carne carnem liberans non perderet quod condidit. 3 Clausae parentis viscera caelestis intrat gratia; venter puellae baiulat secreta quae non noverat. 4 Domus pudici pectoris templum repente fit Dei; intacta nesciens virum verbo concepit Filium. 5 Enixa est puerpera quem Gabriel praedixerat, quem matris alvo gestiens clausus Ioannes senserat. 6 Feno iacere pertulit, praesepe non abhorruit, parvoque lacte pastus est per quem nec ales esurit. 7 Gaudet chorus caelestium et Angeli canunt Deum, palamque fit pastoribus Pastor, Creator omnium. 8 Iesu, tibi sit gloria, qui natus es de Virgine, cum Patre et almo Spiritu, in sempiterna saecula. Amen. Topics: Christmas Languages: Latin
TextAudio

Ĉu lacega, kor-premita, en aflikto, vi?

Author: Stefano el Marsaba; G. M. Hollis; John Mason Neale Hymnal: THCFinal #80a Tune Title: CHRISTUS CONSOLATOR Lyrics: 1. Ĉu lacega, korpremita, en aflikto, vi? Venu Kriston, kaj ripozu nun ĉe Li. 2. Kiel povas mi rekoni Lin gvidant' por mi? — Vundojn en pied', man', flanko, havas Li. 3. Ĉu Li portas diademon sur ĉiela tron'? — Jes, Li portas — sed ĝi estas dorna kron'. 4. Se mi trovos Lin kaj sekvos ... ? — Tie ĉi dolor' estos via sort', kun larmoj kaj labor'. 5. Kio por la fidelulo estos la donac'? — Fino de malĝojo ĉia, vera pac'. 6. ĉu al peto senkompata estos Lia kor'? — Ne ĝis tero kaj ĉielo pasos for. 7. ĉu Li ja min benos, se mi sekvos Lin sen ĉes'? — Apostoloj kaj sanktuloj diras: Jes. Topics: Jesus Christ Scripture: Matthew 11:28 Languages: Esperanto

Pages


Export as CSV