Instance Results

‹ Return to hymnal
Hymnal, Number:thcfinal
In:instances

Planning worship? Check out our sister site, ZeteoSearch.org, for 20+ additional resources related to your search.
Showing 41 - 50 of 415Results Per Page: 102050
TextAudio

Batalas du reĝoj pri l' homa anim'

Author: A. T. Strömberg; Åke Ahlrén Hymnal: THCFinal #46 Tune Title: BATALAS DU REĜOJ Lyrics: 1. Batalas du reĝoj pri_l' homa anim' Kaj celas ĝin fine reteni. Kaj unu, li venas kun bona reĝim', Eduke li volas ĝin beni. La antagonisto, li estas trompant', Konfuzas per flato, allogas per vant', Kaj volas perfide kateni. 2. Jen unu: li estas la Sankta Spirit', Venanta por doni vivgracon. Li serĉas pekulojn kun arda invit'� En Kristo ricevi korpacon. Kaj jen, la alia, malbona en kor', Komencas mensoge ĝis fina malglor'. Malben' signis lian palacon. 3. Elektu do, homo, ĉar baldaŭ por pent' Limtempo al vi jam ne restos. Neniam paciĝu kun peko kaj tent', Per tio vi vane investos. Ĉar kion ne tuŝas eternoproksim', Ho, tia al tero ligita anim' Neniam ĉiele kunfestos. 4. Sed estas feliĉa la Diaŭskultant', Trovanta la fonton de beno. Al li donos gracon en plej riĉa kvant' Jesuo post juĝa reveno. Ho, Sankta Spirito, per via instru' Mi lernu rigardi tra ĝena influ' Al Krist' en ĉiela Edeno. Topics: Spiritual struggle; Temptation and Repentance Languages: Esperanto
TextAudio

Cedu kaj sciu

Author: Ros' Haruo Hymnal: THCFinal #55 Tune Title: BE STILL AND KNOW Lyrics: 1. Cedu, kaj sciu : Mi estas Dio, Cedu, kaj sciu : Mi estas Dio, Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Di'. 2. Mi estas via resaniganto, Mi estas via resaniganto, Mi estas via resanigant'. 3. Silentu, kaj sciu: Mi estas Di'; Silentu, kaj sciu: Mi estas Di'; Silentu, kaj sciu, ke Mi estas Di'. Topics: Faith, Confidence; Tranquility Scripture: Psalm 46:10 Languages: Esperanto
TextAudio

Amo Dia, senkompara

Author: Charles Wesley; Leonard Ivor Gentle Hymnal: THCFinal #30 Tune Title: BEECHER Lyrics: 1. Amo Dia, senkompara, ĝojo ĉe ni el ĉiel', Loĝu en humilaj koroj, ilin kronu Di-fidel'; Ho Jesuo, plenkompato, pura kaj senlima am', Nin vizitu kun la savo, ĉiu koro estu flam'. 2. Ho Savanto, nun revenu, ni ricevu el la grac', Niajn korojn ĝi eniru, kaj restadu, ena pac'; Vin konstante ni adoru, servu kiel anĝelar', Preĝu, kaj senĉese laŭdu, gloru en la Dia far'. 3. Perfektigu nin en amo, senmakulaj estu ni, Vidu ni la grandan savon, ĝi redemptas nin al Di'; Gloro de nun sekvos gloron, ĝis ĉielon venos ni, Kaj ni miros, amkronitaj, en adoro, antaŭ vi. Topics: God's Love Languages: Esperanto
TextAudio

Amo Dia, tutsupera

Author: Charles Wesley; William John Downes Hymnal: THCFinal #31c Tune Title: BEECHER Lyrics: 1. Amo Dia, tutsupera, ĝoj' ĉiela inter ni, Restu kun ni, Vi mistera, glorajn benojn donu Vi. Jesu, Via korkompato fluas el senlima am'. Venu kun la savmandato, savu el infera flam'. 2. Venu Vi, Liberiganto, vivu ni per Via grac'. De pekloga insidanto gardu nin de la minac'. Beni Vin ni volas ĉiam, kaj Vin servi kun fervor', Ĉesi laŭdi Vin neniam pro sindono kaj favor'. 3. Novaj kreitaĵoj indaj estu ni al Via glor'! Al Vi estis ni savindaj, ĝin ni tenu en memor'. Pli kaj pli en glor-ornamo kreskos ni ĝis vivofin'. Tiam kun miranta amo ni adore laŭdos Vin. Topics: God's Love
Text

Ĉe la river' de Babilono

Author: Kolomano Kalocsay Hymnal: THCFinal #65 Tune Title: BEGINNINGS Lyrics: 1. Ĉe la river' de Babilono Ni sidis kaj amare ploris, Kiam ni tie pri Ciono Kun afliktita kor' memoris. 2. Sur la branĉaron de salikoj La harpojn tie ni pendigis, Ĉar la kaptintoj-malamikoj Por kantsonoro nin instigis. 3. Ni kantu gaje — tion volis De ni la krudaj turmentantoj. „ Nu, kantu do — ili parolis — Por ni el la Cionaj kantoj! ” 4. Silentis branĉe harpo penda, Silentis gorĝe kantsonoro. Kiel ja en la lando fremda Ni kantus kantojn de l' Sinjoro? 5. Ho, se pri vi, Jerusalemo, Forgesus mi en la lontano, Min, pro la peka forgesemo, Forgesu mia dekstra mano! 6. Gluiĝu lango al gingivo, Se iam pri vi mi forgesos, Kaj se vin fonto de la vivo Kaj ĝojo mi rigardi ĉesos! 7. Sinjor', memoru pri l' misago De Edom! Kriis ties gento En la Jerusalema tago: „ Detruu ĝin ĝis fundamento! ” 8. Kaj vi, filin' de Babilono Kiun pereo nepra plagos, Benata, kiu pro l' malbono Al ni pagata, al vi pagos! 9. Benata estu, kiu metos Sur vin revenĝe siajn manojn, Kaj kaptos kaj frakase ĵetos Al roko viajn suĉinfanojn! Scripture: Psalm 137:1 Languages: Esperanto
TextAudio

En animsufero, meze de dolor' (versoj 6.5.6.5)

Author: Heinrich Siegmund Oswald; Frances Elizabeth Cox; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #119a Tune Title: BEMERTON First Line: En animsufero, meze de dolor' Lyrics: 1. En animsufero, Meze de dolor', Dion kun espero Fidu via kor'. 2. Vidas ĉiun ploron, Ĉion scias Di'; Vian kordoloron Sentas ankaŭ li. 3. Se en agonio Ĝemas la anim', Preĝu vi al Dio, Fidu lin sen tim' 4. Ĉian kordoloron, Kiun sentas vi — Larmojn kaj angoron — Foren viŝos li. 5. Kion ni suferas Sur la tera voj', Plene ja superos Enĉiela ĝoj'. 6. Ho Savinto, donu Amon nun al ni; Per favoro kronu, Tiru nin al vi. Topics: Faith in Afflictions
TextAudio

Ho Jesuo, staru meze inter ni

Author: William Pennefather, ca. 1855; Montagu Christie Butler Hymnal: THCFinal #180 Tune Title: BEMERTON Lyrics: 1. Ho Jesuo, staru meze inter ni, Kaj dum la kunveno apudrestu vi. 2. Regu la Spirito nun en ĉiu kor’. Pelu ĉian timon kaj ĉagrenon for. 3. Ni kun freŝa fido iru sur la voj’; Tagon atendante de eterna glor’. Topics: Beginning of Service; Call to Worship Scripture: Luke 24:36 Languages: Esperanto
TextAudio

Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' (kun refreno)

Author: William John Downes Hymnal: THCFinal #148 Tune Title: BENDEMEER'S STREAM First Line: Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel' Refrain First Line: Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di' Lyrics: 1. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel'; Formortas neniam de laŭdo la son'. De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord' Samcele kunsonas al Di' sur la tron'. Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di', La Patro amata, sindona Sinjor'. Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'. 2. Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi Eternan honoron pro Via ofer'. Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor' Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'. Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di', La Patro amata, sindona Sinjor'. Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'. 3. Ho, kia miraklo de amo kaj grac', Ke Dio en Kristo suferis por ni! Kun Li krucumitaj, liberaj de pek', Ni vivas eterne, gefiloj de Di'! Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di', La Patro amata, sindona Sinjor'. Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'. Topics: Glorifying with the angels Scripture: 2 Chronicles 29:30 Languages: Esperanto
TextAudio

Dio, pli apud Vin

Author: Sarah Flower Adams; diversaj (mozaiko) Hymnal: THCFinal #96a Tune Title: BETHANY Lyrics: 1. Dio, pli apud vin, pli apud vin! Eĉ se per kruca voj’ vi levos min; Ĉio nur tiros min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 2. Se voje kovros min nokta kurten’, Sur tera lito, kun ŝtona kusen’; Sonĝoj venigu min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 3. Ĉio montriĝu nur ŝtup’ al ĉiel’, Kion alsendas vi kun ama cel’; Voku anĝeloj min, Dio, pli apud vin — Pli apud vin! Pli apud vin! 4. Tiam laŭdkantos mi en frua hor’; Kreos Betelon el ŝtona dolor’; Kaj per sufero pli alproksimiĝos mi, Dio, al vi, Dio, al vi. 5. Se ĝoje flugos mi tra la eter’, Preter la sun’ kaj lun’ kaj stela sfer’; Kantos ankoraŭ mi, Dio, pli apud vi — Pli apud vi! Pli apud vi! Topics: Faith, Confidence in God
TextAudio

Ho eta urbo Betlehem'

Author: Phillips Brooks; W. Harvey Hymnal: THCFinal #174c Tune Title: BETHLEHEM Lyrics: 1. Ho eta urbo Betlehem'! Vi kuŝas en trankvil' En paco de sensonĝa dorm' sub milda stela bril'. Sed brilas tra la nokto eterna lumradi' : L' esperoj de la tuta mond' sin turnas nun al vi. 2. Maria naskis Kriston ; kaj supre anĝelar' Kun miro ame gardas lin, dum dormas la homar'. Matenaj steloj, kantu la naskon kun fier'! Al Dio estu gloro nun, kaj paco sur la ter'. 3. En trankvileco kaj silent' okazis lia ven' ; Kaj same al la homa kor' doniĝas ĉiu ben'. Ne aŭdas ni la venon ; sed al la peka mond', Se oni nur akceptos lin, li venos je respond'. 4. Ho Sankta Beb' el Betlehem'! Ni preĝas el la kor': Naskiĝu vi jam nun en ni kaj pekon pelu for. La sankta anĝelaro ĝojegas en ĉiel' ; Ho venu kaj restadu nun kun ni, Emanuel'! Topics: Christmas Scripture: Matthew 2:6

Pages


Export as CSV