60a. Ĉe l' glora Dia tron'

1. Ĉe l' glora Dia tron',
kun dolĉa harp-ludad',
aŭdiĝas ĝoja son'
de anĝelar-kantad':
Haleluja!
En laŭta kri'
al alta Di':
Haleluja!

2. Nun en la ĝoj-kantar'
kuniĝu ankaŭ ni,
ĉar de la infanar'
akceptas laŭdon li.
Haleluja!
Jes, tie ĉi
himnadu ni:
Haleluja!

3. Instruu nin, Sinjor';
kompate helpu nin,
ke ĉiu juna kor'
en vero amu vin:
Haleluja!
Kantados ni
per danka kri':
Haleluja!

4. Aŭdiĝu via vort'
de ĉiu sur la ter';
per ĝia sankta fort'
foriĝu la mizer';
Haleluja!
Kaj pli kaj pli
laŭd-kantos ni:
Haleluja!

Text Information
First Line: Ĉe l' glora Dia tron'
Title: Ĉe l' glora Dia tron'
English Title: Above the clear blue sky
Author: J. Chandler (1868)
Translator: Ad. Ŝefer
Language: Esperanto
Topic: Youth
Tune Information
Name: EASTVIEW



Media
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us