51. Betleĥemon kuris la paŝtista ar'

Betleĥemon kuris la paŝtista ar'.
Gaje ĉiuj ludis al la Krist-infan'.

Gloro al Di' supere, paco al ni surtere.
Glor' al Di'. Glor' al Di'.

Ĉiu kun omaĝo kaj kun ajna don'
venis, Lin saluti sur la pajla tron'.

Gloro al Di' supere, paco al ni surtere.
Glor' al Di'. Glor' al Di'.

Text Information
First Line: Betleĥemon kuris la paŝtista ar'
Title: Betleĥemon kuris la paŝtista ar'
Polish Title: Przybieżeli do Betlejem pasterze
Author: Anonima pola kanto
Translator: Anonima
Alterer: Albrecht Kronenberger (1996)
Refrain First Line: Gloro al Di' supere
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Source: Ni vivu
Tune Information
Name: PRZYBIEŻELI DO BETLEJEM PASTERZE
Composer: Anonima pola melodio
Source: from a 19th-century songbook compiled by Michal Marcin Mioduzewski




Suggestions or corrections? Contact us