50. Bena konfido, ĉe mi Jesu'

1. Bena konfido, ĉe mi Jesu',
Eĉ nun mi konas pri sankta ĝu',
Kunheredanto de ĉielglor'
Per lia sango, savo, favor'.

Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'.

2. Memvola cedo, plena konfid',
Belaj vizioj venas al vid',
Ĉielanĝeloj, Diservistar',
Traktas pri amo kaj Dia far'.

Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'.

3. Membola cedo, ene la pac',
Ĉe la Savanto gracodonac',
Mi nun rigardas supren al li,
Plena je beno, amo, de Di'.

Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'.

Text Information
First Line: Bena konfido, ĉe mi Jesu'
Title: Bena konfido, ĉe mi Jesu'
English Title: Blessed Assurance
Author: Frances Jane Crosby (1873)
Translator: Leonard Ivor Gentle
Refrain First Line: Jen mia temo kaj laŭdokant'
Language: Esperanto
Topic: Certain Security
Source: Esperanta Himnaro 66
Tune Information
Name: ASSURANCE
Composer: Phoebe Palmer Knapp (1873)



Media
MIDI file: Assurance
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us