34. Anĝelar' el regnoj gloraj

1. Anĝelar' el regnoj gloraj, trans la teron flugu vi.
Kreon laŭdis himnoj ĥoraj, himnu nun pri la Mesi':
“Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'!”

2. Paŝtistar' en kamp-deĵoro, kun la ŝafoj sub la lun',
Ĉe l' homaro la Sinjoro loĝas — jen la beba Lum';
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.

3. Magoj, lasu la kontemplon! Jen pli ilumina hel':
Di' ĉe l' homoj faras templon. Vin algvidos lia stel'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.

4. Jen sanktuloj plu atendas ĉe l' altaro kun esper'.
Di' subite ekdescendas inter homojn sur la ter'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.

5. Kvankam bebon jen ni vidas, sidos li sur Dia tron',
Al si la naciojn gvidos, Dios super ĉiu hom'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.

Text Information
First Line: Anĝelar' el regnoj gloraj
Title: Anĝelar' el regnoj gloraj
English Title: Angels from the realms of glory
Author: James Montgomery (1816)
Translator: ROS' Haruo (2002)
Refrain First Line: Venu nun, adoru nun
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Christmas
Tune Information
Name: GRAFTON
Composer: Anonima franca eklezia melodio
Source: Anonymous French church melody, Chants ordinaires de l'office divin, Paris 1881



Media
MIDI file: GRAFTON
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us