30a. Amo Dia, senkompara

1. Amo Dia, senkompara, ĝojo ĉe ni el ĉiel',
Loĝu en humilaj koroj, ilin kronu Di-fidel';
Ho Jesuo, plenkompato, pura kaj senlima am',
Nin vizitu kun la savo, ĉiu koro estu flam'.

2. Ho Savanto, nun revenu, ni ricevu el la grac',
Niajn korojn ĝi eniru, kaj restadu, ena pac';
Vin konstante ni adoru, servu kiel anĝelar',
Preĝu, kaj senĉese laŭdu, gloru en la Dia far'.

3. Perfektigu nin en amo, senmakulaj estu ni,
Vidu ni la grandan savon, ĝi redemptas nin al Di';
Gloro de nun sekvos gloron, ĝis ĉielon venos ni,
Kaj ni miros, amkronitaj, en adoro, antaŭ vi.

Text Information
First Line: Amo Dia, senkompara
Title: Amo Dia, senkompara
English Title: Love divine, all loves excelling
Author: Charles Wesley (1747)
Author: Charles Wesley (1747)
Translator: Leonard Ivor Gentle
Translator: Leonard Ivor Gentle
Topic: God's Love
Source: Esperanta Himnaro #53; Esperanta Himnaro #53
Tune Information
Name: HYFRYDOL
Composer: Rowland Huw Prichard (1830)



Media
MIDI file: Hyfrydol
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us