25. Amatan historion rakontu nun al mi

1. Amatan historion rakontu nun al mi
Pri Kristo sur la tero, vivanta inter ni.
Mi estas ja pekulo, sed tamen estas ver',
Ke li por mia savo loĝadis sur la ter'.

2. Mi ĝojas, ke li estis infano, kiel ni;
Kaj same, ĉiam bona kaj pia estu mi:
Mi sekvu liajn paŝojn senlace ĝis la fin';
Li amas min tre multe kaj ne forlasos min.

3. Pri lia korboneco leviĝos mia kant',
Ĉar kvankam mi ne vidas, mi scias lin aŭdant'.
Kaj li pro amo sia promesis eĉ al mi,
Ke iam kun anĝeloj mi kantos antaŭ li.

Text Information
First Line: Amatan historion rakontu nun al mi
Title: Amatan historion rakontu nun al mi
English Title: I love to hear the story
Author: Emily Huntington Miller
Translator: Adela Ŝefer
Language: Esperanto
Topic: Jesus: Savior
Tune Information
Name: ANGEL'S STORY
Composer: Arthur Henry Mann (1881)



Media
MIDI file: Angel's Story
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us