24. Amantoj de l' Sinjor'

1. Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'!
Pro ĝoj' ni kantu el la kor', ĉe la ĉiela tron'!

2. Rifuzu pri la kant', se mankas kon' de Di' —
Al idoj de l' Ĉiel-regant', konvenas ĝoja kri'!

3. Mil ĝojojn, kaj eĉ pli, la monto de Cion'
Donacas al ni tie ĉi, do danku per kanzon'!

4. Do kantu al ĉiel', silentu ĉiu plor':
Ni marŝas kun Emanuel', al alta land' el or'!

Text Information
First Line: Amantoj de l' Sinjor', aŭdiĝu dolĉa son'!
Title: Amantoj de l' Sinjor'
English Title: Come, ye that love the Lord
Author: Isaac Watts (1707)
Translator: ROS' Haruo (1999)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: City of God; Zion
Tune Information
Name: ST. THOMAS
Composer: Aaron Williams (1770)



Media
MIDI file: St. Thomas
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us