181. Ho, kantu nun pri Betleĥem'

1. Ho, kantu nun pri Betleĥem', pri paŝtistoj sub ĉiel',
Kaj pri l' mesaĝo per antem' anoncita de anĝel' :
La lum' trafinta Betleĥemon brilas ĝis monda rand'—
Pri l' Krist-aper' kaj pac' al ter' eternas anĝelkant'.

2. Ho, kantu jam pri Nazaret', pri ĝojplena suna bril',
Pri parfumanta burĝonet' kaj la senmakula Fil' :
Nun povos floroj Nazaretaj kreski en ĉiu kor';
Al ĉiu homo lian nomon la ventoj portas for.

3. Ho, kantu plu pri Galile', pri la lago, bosko, mont',
Pri Tiu ordoninta, ke kvietiĝu mara ond' :
Ĉar kvankam kvazaŭ-Galileaj ŝtormoj minacas nin,
Se fidas ni al la Mesi', trankviliĝas la anim'.

4. Ho, kantu eĉ pri Kalvari', ĝia gloro kaj dolor',
Pri l' krucumita homa Di', kiu pekojn portis for :
Ĉar Kiu mortis Kalvarie, viva leviĝis jam,
Kaj Kristo nun anstataŭ pun' savas per potenca am'!

Text Information
First Line: Ho, kantu nun pri Betleĥem'
Title: Ho, kantu nun pri Betleĥem'
Author: Louis F. Benson (1899)
Translator: Ros' Haruo (1997)
Language: Esperanto
Topic: Jesus Christ
Source: HK
Tune Information
Name: KINGSFOLD
Arranger: Ros' Haruo (2000)
Arranger: Ralph Vaughan Williams (1906)
Source: English folk melody



Media
MIDI file: Kingsfold
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us