172. Ho Dio, mankas vortoj por la hodiaŭa kri'

1. Ho Dio, mankas vortoj por
La hodiaŭa kri' —
Koler', konfuzo kaj dolor'!
Ja devas preĝi ni!

2. Lamentas ni pro ĉiu nun
Mortinto kaj vundit',
Pro orfoj kaj gevidvoj kun
Angor' sen intermit'.

3. Kaj por gvidantoj niaj ni
Nun preĝas, ho Sinjor'.
Saĝigu ilin, saĝa Di',
En malespera hor'.

4. Pro la kompato kaj la grac'
Sen tim' ni fidas vin.
Brakumu justo nun kun pac'!
Ho Dio, kunu nin!

Text Information
First Line: Ho Dio, mankas vortoj por
Title: Ho Dio, mankas vortoj por la hodiaŭa kri'
English Title: O God, our words cannot express
Author: Carolyn Winfrey Gillette (2001)
Translator: Ros' Haruo (2001)
Language: Esperanto
Topic: Facing Terror
Tune Information
Name: ST. ANNE
Composer (attributed to): William Croft (1708)


Text Information:

The English original was written on 9/11/2001; the translation was done on 9/18/2001.


Media
MIDI file: St. Anne
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us