160. Ĝoju, ho Filino de Cion'

1. Ĝoju, ho Filino de Cion',
Ho, jubilu laŭte vi, Jerusalem'!
Vidu, via reĝo venas nun al vi,
Vere jen alvenas Princo de la Pac'.
Ĝoju, ho Filino de Cion',
Ho, jubilu laŭte vi, Jerusalem'!

2. Hosiana, Filo de David',
Por Via popolo beno estu Vi!
Regnon ĉiam-daŭran Vian fondu nun,
Hosiana gloro estu en ĉiel'!
Hosiana, Filo de David',
Por Via popolo beno estu Vi!

3. Hosiana, Filo de David',
Ĉiuj ni adoras Vin, ho milda reĝ'!
Staros por eterne Via paca tron',
Ho amata Filo de la Patro-Di'.
Hosiana, Filo de David',
Ĉiuj ni adoras Vin, ho milda reĝ'!

Text Information
First Line: Ĝoju, ho Filino de Cion'
Title: Ĝoju, ho Filino de Cion'
German Title: Tochter Zion, freue dich
Author: Friedrich Heinrich Ranke, ca. 1820
Translator: Guido Holz (1986)
Language: Esperanto
Scripture:
Topic: Advent
Source: TK 113
Tune Information
Name: MACCABAEUS
Composer: George Frideric Handel (1747)



Media
MIDI file: Maccabaeus
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us