15. Al turnopunkt' de sunleviĝ'

Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter'
ni kantu al Princ' Kristo : lin Maria naskis Virgulin'.

Benata la Farint' de l' mond' sin vestis per ĉi sklava korp'
por savi karnon per la karn' ke ne perdiĝu kreitar'.

Ĉastegan ventron de patrin' la graco trafas el ĉiel',
knabina ventro pro sekret' pezegas : ŝi ne konas ĝin.

Do domo de pudora kor' tuj iĝas templo nur por Di' :
la netuŝitulin' sen vir' koncipas filon en uter'.

En naskospasmoj naskas lin, kiun anoncis Gabriel' —
kaj suprensalte jam Baptist' rekonas lin el panja sin'.

Fojn' por kuŝado, kial ne? li ne malŝatas pri manĝuj' :
per iom lakto nutras sin, dank' kiun manĝas ĉiu bird'.

Ĝojegas ĉielula ĥor', anĝeloj kantas nun por Di'
kaj al paŝtistoj la Paŝtist' montriĝas : ĉies li kreint'.

Jesu', la gloro jen por vi — ĉar vi naskiĝis el Virgin' —
kun Patro kaj Vivig-Spirit' por ĉiamdaŭra la tempeg'.

Text Information
First Line: Al turnopunkt' de sunleviĝ' kaj ĝis ekstremo de la ter'
Title: Al turnopunkt' de sunleviĝ'
Author: Ĉeljo Seduljo (Cœlius Sedulius) (<450)
Translator: Gerrit Berveling
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Tune Information
Name: CHRISTUM WIR SOLLEN LOBEN SCHON
Source: Rhythmic form of Gregorian chant, Geistliche Gesangbüchlein, Strasbourg 1525



Media
MIDI file: Christum wir sollen
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us