14. Al ni aperis nun io nova

1. Al ni aperis nun io nova,
pacon al mondo disdonipova,
kiun ekvidis,
al ni konigis
simplaj paŝtistoj el Betleĥem'.

2. Kantis anĝeloj antaŭ Kreanto,
mondon vizitas nia Savanto.
Do ni ekiru,
Dion admiru
kun la paŝtistoj el Betleĥem'.

3. Jen ni alvenu vidi l' infanon,
donojn alportu, penton kaj amon.
Lin ni adoru,
kore Lin gloru
kun la paŝtistoj el Betleĥem'.

Text Information
First Line: Al ni aperis nun io nova
Title: Al ni aperis nun io nova
Polish Title: Zjawiło się nam dziś coś nowego
Language: Esperanto
Topic: Christmas
Tune Information
Name: ZJAWIŁO SIĘ NAM
Composer: Anonima (XIX)
Source: MMM, 19th century



Media
MIDI file: Zjawilo Sie Nam

Suggestions or corrections? Contact us