143. Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj

1. Flugu, kor’, per ĝoj-flugiloj!
Super ter’ / en l’ aer’

Kantas anĝel-miloj.
Venu, aŭdu, per la kanto
Vokas Di’ / nun al vi:

„Venis la Savanto!”

2. En kristnaska nokta horo
Venis el / la ĉiel’

Tiu la trezoro.
Por nin savi el la morto
Kaj mizer’ / al la ter’

Venis Dia Vorto.

3. Ĉu nin Dio do malamas?
Tute ne, / vidu, ke

Lia amo flamas.
Li ja venas nun por porti
Kiel hom’ / ĉion krom

Propra pek’, kaj morti.

4. En la trogo nun Li kuŝas,
Vokas al / sia stal’

Nin kaj korojn tuŝas.
„Karaj fratoj, peko via
Kaj la pun’ / kuŝas kun

Mi en trogo mia.”

5. Are, ope nun rapidu
Ĉiu hom’ / al la dom’,

La Savanton vidu!
Vi ne timu; Lia stelo
Vojon al / Lia stal’

Montras de l’ ĉielo.

6. Kiu en mallumo iras:
Jen la voj’ / al la ĝoj’,

Kiu vin ektiras
Al la lumo de l’ Sinjoro.
En la flam’ / de la am’

Ĉesos ĉiu ploro.

7. Nun la kanton pri l’ Sinjoro
Aŭdu vi. / Laŭd’ al Di’

Eĥu en adoro.
Eĥu ĉiam tiu kanto
De l’ anĝel’ / sur ĉiel’:

„Venis la Savanto!”

Text Information
First Line: Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj
Title: Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj
Author: Paul Gerhardt (ĉ. 1653-56)
Translator: Hans Amund Rosbach
Topic: Christmas
Source: AK 38
Tune Information
Name: FRÖHLICH SOLL
Composer: Johann Crüger (1598-1662)
Source: Text and tune both first appeared as a chorale in Praxis Pietatis Melica



Media
MIDI file: Fröhlich Soll
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us