135c. Eterne ĉe l' Sinjoro

1. "Eterne ĉe l' Sinjor'!"
Amen'! ĉar tiu vort'
promeson donas al la kor'
pri vivo post la mort'.
Dum tera pilgrimad'
fremdule vagas mi:
sed proksimiĝas ĉiam pli
al hejmo kaj al Di'.

2. Ho hejmo de l' anim'!
Oftege, en vizi',
la pordojn viajn en proksim'
mi vidas antaŭ mi.
Al tiu hel-vidaĵ'
sopiras mia kor':
Jerusalemo, heredaĵ'
de lumo kaj de glor'.

3. De temp' al tempo ĝin
kaŝadas nubegar',
kaj, kiel la kolombojn, min
timigas venta mar'.
Sed pasas la malhel';
alvenas bel-veter';
profetas arko sur ĉiel'
pri paco kaj esper'.

4. Kaj kiam venos fin',
en tago kiu ajn,
mortante, morton venkos mi,
per nova vivo-gajn'.
En releviĝa hor'
eksonos venko-kri':
Denove, "Ĉiam ĉe l' Sinjor'!"
"Amen'!" respondos mi.

Text Information
First Line: "Eterne ĉe l' Sinjor'!
Title: Eterne ĉe l' Sinjoro
English Title: For ever with the Lord
Author: James Montgomery
Translator: J. Gourlay
Topic: The Life to Come; Heaven
Source: HE 172
Tune Information
Name: TERRA BEATA
Source: Traditional English tune
Notes: ICH HALTE TREULICH STILL is given as an alternate tune mentioned in <em>Himnaro Esperanta</em>, but no music or other information is provided.



Media
MIDI file: Terra Beata
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us