1. Venu nun, animo mia

Venu nun, animo mia,
Ĝoja pro la beno Dia,
Kun laŭdkanto en la koro
Al la domo de l' Sinjoro:
Kaj en ĝia sankta paco
Petu por la Dia graco;
Universon li regadas,
Al vi tmen sin klinadas.

Ni al vi, ĉiela Reĝo,
Venas kun humila preĝo,
Viajn farojn pripensante,
Timrespekte meditante.
Vin ĉirkaŭas misteraĵoj,
Nesondeblaj profundaĵoj,
Fonto vi de ĉia scio,
De eterne sola Dio.

Suno, forpelanta timojn,
Lumiganta homanimojn,
Radianta puran ĝojon,
Brilu nun sur nian vojon.
Ni vin preĝas el la koro,
Uzu nin por via gloro;
Nutru via patra mano
Per ĉiela viva pano.

Text Information
First Line: Venu nun, animo mia
Author: J. Franck
Translator: M. C. Butler
Language: Esperanto
Publication Date: 1966
Topic: Komenco de kunveno. (Beginning of Meeting.); Voko al adoro (Call to worship)
Tune Information
Name: SCHMÜCKE DICH


Tune Information:

Tune found in ABCEIPRSY


Media
More media are available on the tune authority page.

Suggestions or corrections? Contact us